Humurajhoj

Malrapide

     Kiam mi servis en chefstabejo de marinfanterio, mi auskultis prelegon pri fusilo M-14. La preleganto konigis ghian funkcion kaj diris: "Ghi pafas kuglojn je rapideco de 2300 futoj chiusekunde." "Sinjoro," novico levis la manon kaj diris: "Shajne malrapide." "Ho, mia infano," la preleganto diris: "En nia marinfanterio neniu kuras pli rapide ol ghi."

Erare paroli

    Stevardino demandis paron da junaj geedzoj, chu ilia bebo bezonas matenmanghon. La edzo respondis: "Ne, ghi ne bezonas. Ghi trinkas homan lakton." Por montri sian helpemon, la stevardino diris: "Se ghi volas, do informu min." La edzo stuporighis kaj tuj sekve eksplodis de ridego. La stevardino sentis sian eraron kaj rughighis shia tuta vizagho.

Malfacile

    Kiam mi laboris en restoracio, mi servis chefe al turistoj, kiuj vojaghis al antikva batalkampo. Vespere, paro da geedzoj endomighis por vespermangho, kaj mi demandis: "Kiel iris la vojagho?" "Bonege," respondis la viro, "tamen la batalo certe iris malfacile inter tiel multe da monumentoj."

Marshalo demandis min

    Dum la Unua Mondmilito Petro estis shoforo de marshalo. Lia amiko ofte demandis lin: "Kiam finighos la milito lau la marshalo?"
    Foje Petro anoncis: "La marshalo diris al mi."
Chiuj silentighis.
    "Lia marshala moshto diris: Petro, kiam finighos la milito lau vi?"

Vi eraris

    Sur benko de parko sidis juna kaj bela sinjorino William kun aminda bebo en la sino. Mezagha viro iris al shi kaj admiris: "Ho, aminda knabineto!" Li tenis la delikatan maneton kaj daurigis: "Ho, blanka, delikata, tute simila al tiu de charma nobelino." La bela sinjorino tiris la bebon pli proksimen al si kaj flegme diris: "Vi eraris. Ghi ne estas knabino kaj plie vi tenis mian manon."

Kliento

    Kliento kolere kuris en tajlorejon kaj riprochis, montrante la veston fasonitan por li: "Mi staris che vojkrucigho kaj oscedis, dume du homoj enshovis leterojn en mian bushon."

Je kiu frekvenca kanalo?

     "Vi tute absorbighis en televido kaj ne rimarkis, ke la krano difektighis. La tuta hejmo superakvighis," diris la edzino.
    "Kio? Je kiu frekvenca kanalo?" demandis la edzo.

Alarmo

     Nokte dejhoranta policano Robert ricevis telefonvokon. La telefonanto diris, ke post kiam li eliris el noktoklubo en la kvartalo n-ro 13, li rimarkis, ke shtelighis la direktilo, bremso kaj akcelilo de lia automobilo. Robert decidis tuj direkti sin al la loko. Tamen ghuste en la momento, kiam li estis preta ekiri, la telefono sonis denove. En la audilo li audis: "Pardonon. Vi ne bezonas veturi chi tien. Mi drinkis troe kaj jhus mi vekighis pro malvarma vento kaj trovis, ke mi sidis sur la dua vico en la automobilo."

Pento

     Viro vizitis pastron kaj diris:
    "Kara mia pastro, mi volas fari penton al vi."
    "Diru do, mia infano. Kun pastra koro mi auskultas vian penton."
    "En la milito mi iam shirmis homon, persekutatan de nazioj."
    "Tio estas bona afero, sed ne krimo," diris la pastro.
    "Sed mi kashis lin en mia kelo kaj postulis de li chiutage 1.5 mil frankojn. Kaj... chu vi komprenas? Nun mi bedauras, char mi ne konigis al li, ke la milito jam antaulonge finighis."

Malfacila afero

     Akuzito promesis al la advokato:
    "Se vi sukcesos defendi min, ke mi estos kondamnita al mallibereco nur duonjara, vi ricevos grandan monsumon."

    La deziro de la akuzito realighis. La advokato akceptis lian monon kaj diris:
    "Tio ja estas malfacila afero, char la jughisto volis liberigi vin kiel senkulpulon."

Daurema

     Che la ora jubileo de la geedzigho de miaj gepatroj, mia patro kun ghojo rememoris sian amaferon.

    "Tiam mi estis malricha," li diris al mi. "Kaj plie, mi devis fari elekton: shanghi la automobilan pneumatikon au elspezi tiun sumon por la geedzigho." Li haltis por momento kaj daurigis: "Nun mi devas konfesi, ke mia elspezo estis ghusta, char neniu pneumetiko dauros 50 jarojn."

Humurajhoj inter edzo kaj edzino

  • "Kion vi preferas, se via edzino urghos vin serchi ion novan ekstere?"
       "Novedzinon."
  • "Chu via edzo amas vin?"
       "Certe, pro tio li ech ne volas labori."
  • "Chu via edzino oponas, ke vi fumas hejme?"
       "Shi oponas, ke mi fumas kie ajn. Shi diris, ke multe pli pagas du fumantoj ol unu."
  • "Chiufoje, kiam mia edzino kverelis kun mi, shi farighis historiisto."
       "Chu histeriulo?"
       "Ho, shi preterlasis neniun bagatelon por malkashi mian historion."
  • "Mi estas diskreta. Chiufoje, kiam mi kverelis kun mia edzino, mi ordonis al la gefiloj promeni    ekstere."
       "Ja ne estas senkauze, ke ili estas sanaj."
  • "Doktoro, mia edzo ofte deliras."
       "Ne gravas. Mi preskribu por li."
       "Tio estas ne bezonata. Ni interparolas ghuste tiam."
  • "Mi deziras edzinon, kiu kapablas prepari manghajhojn, lavi vestojn, bonordigi hejmon, ne    fumas, nek koleras."
       "Serchu do shin en tombejo."

Promeso kaj delirajho

     Maljuna milionulo malsanighis. En la lito li diris al kuracisto: "Doktoro, se vi resanigos min, mi donacos 500 mil usonajn dolarojn al via nova hospitalo." La kuracisto ekghojis kaj bone kuracis lin. La maljunulo resanighis post kelkaj monatoj. La kuracisto diris al li: "Mi estas ghoja, ke vi resanighis. Mi volas mencii vian promeson pri mondonaco por nia hospitalo." La maljunulo estis mirigita de tio kaj demandis: "Chu mi promesis tion?" "Sendube. Vi diris tion al mi." "Pardonon, doktoro. Tiam mi febris kaj deliris."

Golfo

    Maljuna kaj energiplena golfisto iris al sorchisto kaj demandis lin, chu sur la chielo estas golfejo au ne. Tiu respondis, ke li faros enketon kaj poste respondos al li.

    En la sekvanta tago refoje venis la maljunulo. La sorchisto diris: "Mi ricevis informojn kaj ghojan kaj malghojan."

    "Do diru al mi antau chio la ghojan."

    "Sur la chielo estas vasta golfejo, kaj sur la ludkampo estas verda gazono kaj bonegaj ekipajhoj."

    "Nun bonvolu la malghojan."

    "Je la 10-a horo antautagmeze de la sekvanta dimancho estas via vico por ludi golfon."

Mirinda demando

Oni demandis: "Kiamaniere mi vivos 100 jarojn?"
"Unue, ne drinku."
"Mi neniam drinkis."
"Due, ne venu al belaj virinoj."
"Mi neniom plachis al virinoj."
"Trie, manghu malpli da viando."
"Mi estas vegetarano."
"Do, pro kio vi volas vivi tiom longe?"

Kauzo de malsano

     Nova direktoro de frenezulejo demandis frenezulon: "Pro kio vi enhospitalighis?"

    "Mi edzighis al vidvino, kiu havas adoleskan filinon, sed mia patro prenis la filinon kiel sian edzinon. Tial mia edzino farighis bopatrino de sia bopatro kaj shia filino -- mia duonfilino kaj duonpatrino. La duonpatrino naskis filon, kiu estas mia frato kaj nepo de mia edzino. Ankau mi havas filon, kiu estas bofrato de sia avo. Jen pro tio mi venis chi tien. Mi sentas, ke chi tie estas pli kviete ol hejme."

Li ne povas legi

     Aro da junaj homoj drinkis en hotelo kaj ghoje kriis. Servisto diris al ili: "Ne kriu tiel laute! Via najbaro diris, ke li ne povas legi." "Diru do al li, ke li devas senti honton. Mi ja komencis legi en la agho de 5 jaroj."

Konforme al malsamaj homoj

     Viro interesighis pri monpuno pro malobservo de la trafikaj reguloj kaj intence haltigis sian automobilon en la loko, kie estas malpermesite haltigi veturilon. Li ricevis 3 tribunalajn alvokojn. En bona vesto li iris al jughisto kaj tiu punis lin je 3 markoj. En la dua fojo en chifona vesto li iris al la jughisto, kiu punis lin je 2 markoj, kaj en la lasta fojo anstatau li iris al la jughisto lia bela edzino kaj la jughisto punis shin je nur unu marko.

Superflua konsilo

     Viro transnaghis la Anglan Markolon. Kiam li atingis la bordon, multaj chirkauis lin por aplaudo. Alia homo iris al li kaj nekompreneme demandis: "Chu vi ne scias, ke chi tie veturas pasaghershipoj?"

Vira konduto

     En restoracio shoforo petis manghajhojn kaj trinkajhon kaj sidighis che tablo. Venis tri junaj homoj motorcikle. Ili hastis en la restoracion. Unu prirabis la shoforon je pano, alia forprenis lian kafon kaj la tria formanghis lian kukon. La shoforo nenion diris. Li pagis monon al kelnerino kaj foriris.

    La tri junuloj diris al la kelnerino: "Vershajne li ne estas bona viro." La kelnerino respondis: "Lau mi vershajne li ankau ne estas bona shoforo. Li detruis la tri motorciklojn. Rigardu do!"