De
mastrino al servistino
Katya
gastis che Lida kaj vidis, ke Lida kun antautuko estas preparanta
manghon en la kuirejo. Shi demandis en miro: "Kio okazis? Vi
mem preparas manghon?"
"Jes, nun mi devas mem prepari manghon."
"Kial? Kial ne via servistino?" "Shi edzinighis kaj
farighis mastrino." "Chu? Al kiu edzinighis?" "Al
mia edzo..."
Atendu
minuton
Iu
demandis Dion: "Ho granda Dio, kion signifas mil jaroj por
vi?" Kaj Dio respondis, ke tio signifas nur unu minuton. "Do
kion signifas dek mil oraj moneroj por vi?" "Nur unu groshon."
"Ho simpatia Dio, bonvolu donaci al
mi unu groshon!" "Bone, kompatindulo, sed vi atendu unu
minuton!"
Premio
"Tre
bona estas via brakhorlogho. Kie vi achetis?" "Mi ne achetis,
sed gajnis pro mia unua loko en konkurso de kurado." "Chu?
Kiom da homoj partoprenis en la konkurso?" "Sume tri.
La duan lokon okupis policano kaj la trian - la perdinto de la brakhorlogho."
Matenmangho
kaj apetito
Richa
sinjoro estis promenanta en mateno. Renkonte al li venis trampo.
La sinjoro salutis lin ghentlemane: "Bonan matenon!"
"Bonan matenon! Kial vi tiel frue eliris?"
"Mi provas trovi apetiton por mia matenmangho.
Kaj kial vi eliris tiel frue?"
"Mi provas trovi matenmanghon por mia
apetito."
Naghanta
musho
Kliento:
Hej knabo, chu vi povus klarigi, kion faras la musho en mia supo?
Kelnero (atente rigardinte, sin kurbigante super la supo): Ghi naghas,
jes, sinjoro, ghi estas naghanta.
Minaco
Leterportisto
plende grumblis, ke por sendi naskightagan karton al lumtura prizorganto,
li devas remi en maro. "Se vi grumblos plu," diris la
prizorganto, "mi abonos tagjhurnalon."
Kastrita
kato
Kateto
de sinjorino Carter freneze petoladis jen sur tegmentoj jen en keloj.
Ghenita najbaro demandis shin: "Chu frenezighis via kato?"
"Ghi estis operaciita kaj nun sin okupas
per anonco pri nuligo de sia nupto."
Nenio
diferenca
En
agitighanta lando de Sud-Ameriko iu demandis: "En kio diferencas
bikino kaj nia registaro?"
Oni respondis: "Nenio. Chiuj volas
scii, kion ambau kovras, sed chiuj esperas, ke ili ne povos kovri."
Sep
tagoj kaj unu semajno
Akuzita
shoforo pledis por si: "Mi trinkis nur trinkajhon kun alkoholo,
sed ne ebriighis, do kial oni akuzis min?"
"Jes, ghuste pro tio ni kondamnis vin
al mallibereco de nur 7 tagoj, sed ne de unu semajno," ridete
respondis la jughisto.
Neglektita
policano
Auto
trapasis rughan lumon de semaforo kaj estis barita de policano.
"Hej, chu vi ne vidis la rughan limon?" "Pardonon,
mi vidis la rughan lumon, sed ne vin."
Elektu
konsekvencon
Meblofabriko
sendis al sinjorino Johns informilon: "Sinjorino, jam pasis
la limdato de via pago por via meblo, kaj ni intencus iri al via
hejmo por repreni ghin. Ni ne scias, kiel viaj najbaroj rigardos
tiun aferon. Ni petas vian informon."
Kaj la sinjorino respondis: "Estimataj
sinjoroj: Mi jam informis vian atentigon al miaj najbaroj kaj ili
chiuj opinias, ke via ago estas senhonta kanajlajho. Do vi agu lau
via placho."
Motivo
Juna
sinjorino sidis en paneita auto por atendi helpon. Fine venis du
sinjoroj por helpi shin. "Elcherpighis la benzino. Chu vi afablus
movi ghin al benzin-stacio?" La du sinjoroj tuj forte pushis
la auton trans kelke da stratoj. Post kelka tempo unu el ili, tre
laca, vidis stacion jam preterpasitan kaj laute kriis al shi: "Kial
vi ne turnis la auton tien?" "Ne, mi ne iros tien,"
laute respondis la sinjorino, "char tie oni servas malghentile."
Speciala
tasko
La
estrino de virina tachmento en mararmeo foje demandis, kiu volas
alighi al hhoro. "Chu vi volas?" Shi demandis iun blondulinon.
"Mi ne bone kantas." "Tio ne gravas. Via tasko estas
altiri la rigardon de la soldatoj."
Novico
Iu
trovis laboron en bovinejo. En la unua tago la mastro donis al li
sitelon kaj benketon, ke li melku lakton. Tiu ghoje iris al la stalo.
Kiam finighis la dejhoro, la mastro vidis,
ke lia tuta korpo estis plene privershita de lakto kaj la benketo
perdis unu piedon.
"Kio okazis? Chu la laboro estas malfacila
por vi?"
"La laboro ne estas malfacila, malfacile
estis sidigi bovinojn sur la benketon."
Nokta
telefonvoko
Richards
estis policano kaj estis tre laca post dejhoro. Iun nokton li revenis
hejmen en granda laco kaj diris al la edzino: "Diru al chiu
telefonvokanto, ke mi ne estas hejme. Mi estas tre laca."
Sed post nelonge sonis telefono kaj la edzino
levis la audilon. Shi diris mallaute: "Mia edzo estas hejme."
Richards ekkoleris kaj laute riprochis shin: "Chu mi ne diris
al vi, ke vi respondu, ke mi ne estas hejme?" Kaj la edzino
diris kun bedauro: "Ne koleru, mia kara, oni vokas min."
Mi
ja estas tiu
Sinjorino
transloghighis kaj estis puriganta la novan loghejon. Iu frapis
je la pordo: "Sinjorino, chu vi bezonas purigi la fenestrojn
de la balkono?" "Jes, tion mi bezonas." Post nelonge
denove oni frapis la pordon: "Sinjorino, chu vi ankorau bezonas
purigi la fenestrojn de la balkono?" "Ne. Nun iu tion
faras." "Mi ja estas tiu. Mi falis de sur via balkono!"
Anstatauigo
Ekonomia
krizo kauzis grandan senlaborecon. Iu longe serchis, sed ankorau
ne trovis laboron. Foje li vagis sur strato kaj vidis, ke iu falis
de alta konstruejo. Li tuj iris al la laborchefo por peti laboron:
"Chu mi povos daurigi la laboron de la falinto?" La laborchefo
diris: "Ne. Iu jam anstatauis lin." "Kiu?" "Tiu,
kiu pushfaligis lin!"
Malatentema
profesoro
Profesoro
Fhyldin estis malatentema. Foje lia edzino petis lin meti sakon
da rubo en rubujon ekster la hejmo. Sed li eniris en metroon kunportante
la rubon kaj iris al sia laboratorio. Poste li revenis hejmen kun
la sako. La edzino ekkriis: "Kion vi kunportis hejmen?"
La profesoro diris: " Ho, mi forgesis forjheti la rubon."
Sed la edzino falis en pli grandan surprizon, malferminte la sakon:
"Ho, kie vi akiris shinkon?"
Timo
de malsanulo
Johano
suferis plurajn tagojn de dentodoloro kaj decidis viziti kuraciston.
Li treme premis sonorilan butonon kaj flegistino diris, ke forestas
la doktoro. Johano faris facilan elspiron kaj demandis: "Chu
vi afablus diri al mi, kiam la doktoro refoje forestos, kaj mi tiam
venos denove."
Dormiga
negligho
Direktoro
plendis al la mastro: "Johns estas tute sentauga. Li dormetas
tutan tagon kaj mi shanghis al li trifoje laboron, sed li ankorau
restas dormema." Kaj la mastro diris: "Li vendu neglighon.
Pendigu sur li tabulon kun reklamo: Bonkvalita negligho en demonstrado."
Konsilo
Amiko
de pentristo vizitis lin kaj li diris: "Mi volas kalki la murojn
de mia chambro kaj poste pentri ion sur ili." "Konsilinde,
ke vi unue pentru kaj poste kalku."
Terurita
edzo
"Mia
edzino naskis 2 ghemelojn post lego de la libro 'Du gajaj fratoj',"
diris Haroldo al siaj 2 kolegoj. "Chu tio estas fanfaroninda?"
unu el la 2 kolegoj diris, "mia edzino naskis 3 ghemelojn post
lego de 'Tri pafistoj'." Tion audinte, la alia palighis kaj
ekkriis brule: "Ho, mia dio! Mi devas tuj reveni hejmen, char
mia edzino estas leganta 'Alibabo kaj 40 rabistoj'!"
1.
2.
3.
4.
5.
6.
7.
8.
9.
10.
11.
12.
|