Komandanto
Gerilano
rakontas al geknaboj pri batalo. Li demandis 12-jaran knabon: "Se
vi estus komandanto de gerila tachmento, kion via tachmento devus
fari por ke la malamikoj ne uzu fervojon?" La knabo starighis
kaj laute respondis: "Tuj okupu la biletejon kaj ekstermu chiujn
biletojn!"
Forta
azeno
Aragon
rajdis sur sia amata azeno al urbo. Survoje lia amiko renkontis
lin kaj petis lin sidighi en sian automobilon kaj sekvigis la azenon
post la automobilo. Komence la automobilo kuris 30 km hore kaj poste
60 km hore. La amiko maltrankvilighis: "Mi timas, ke la azeno
ne eltenos tion, char ghia lango elshovighis." "Kien?"
"Maldekstren." "Rigardu, ghi preterkuros nin."
Por
nuligi trafikajn akcidentojn
Edzino
interese legis en jhurnalo: "Char pli kaj pli multe da virinoj
preferas mallongajn jupojn kaj laborkostumon, tial duonighis la
trafikaj akcidentoj." Tiam la edzo, kiu absorbighis en televido,
demandis: "Kial oni ne nuligos la trafikajn akcidentojn?"
Kuragho
kaj singardemo
Post
vespermangho Tom kaj lia edzino interparolis sidante en sofo. "Mia
kara. Kio estas la diferenco inter kuragho kaj singardo?" demandis
la edzino. Tom pensis momenton kaj diris: "Mi tion klarigu
al vi per ekzemplo. Oni prenas manghajhon en restoracio, sed ne
donas trinkmonon. Tio estas kuragho." "Jes, mi komprenas.
Kio do estas singardemo?" "Se oni prenos alian restoracion
por fari la samon en la sekvanta tago, tio estas singardo."
Respondo
al ordono de la edzo
Du
oficistoj babilis en kabineto. Unu diris al la alia: "Hierau
mi kverelis kun la edzino. Fine mi ordonis al shi genuighi por peti
mian pardonon." "Kion do shi diris?" "Shi ordonis
al mi elrampi el sub la lito."
Pro
telefono
Oni
trovis, ke la oreloj de Ma Wen estas plene bandaghitaj. Oni do demandis,
kio okazis al li. "Hierau vespere, kiam mi ghuis televidan
programon, mia edzino gladis veston apud mi. En shia foresto eksonoris
telefono. Rigardante la televidon, mi levis la varmegan gladilon
anstatau audilo kaj..." "Kio okazis che la alia orelo?"
kun scivolemo demandis lia kolego. "Mi ne atendis, ke kiam
mi demetis la audilon, ghi sonadis denove."
Li
deziras pli
John
revenis hejmen de lernejo kun shvelighintaj okulkavoj. La patrino
demandis pri tio. Li respondis: "Mi ricevis tion pro batalo
kun Bill." La patrino diris: "Morgau donu al li pecon
da torto kaj petu de li pardonon." En la sekvanta tago John
revenis kun pli shvelighintaj okulkavoj. "Ho, mia dio! Kiu
faris tion?" "Bill. Li deziras pli da torto."
Parlamentano
Tri
kirurgoj fanfaronis chiu pri sia perfekta medicina arto. La unua
diris: "Mi rekunigis rompitan brakon. Nun li estas unu el la
plej eminentaj basbalistoj en nia lando." La alia diris: "Tio
estas ne grava. Mi rekunigis frakturitan gambon kaj nun li estas
unu el la plej eminentaj kuristoj en la mondo." La lasta diris:
"Mi ja rehavigis rideton al malsaghulo kaj nun li estas parlamentano."
Altefika
kosmetiko
Virino
demandis mezaghan mastron de butiko, montrante kosmetikon sur vendotablo.
"Kiun efikon ghi havas?" La mastro venigis junan vendistinon
kaj diris: "Panjo, montru al shi vian hauton!"
Hazardludo
Kvar
sinjoroj volis hazardludon. Antau komenco de la ludo ili diris al
John: "Eldomighu kaj rigardu, chu estas policanoj ekstere?"
John revenis post 10 minutoj anhele: "Tie ne estas policano,
tial mi venigis unu el la policejo."
Toreisto
Toreisto
drinkadis. Oni admonis, ke li ne tro drinku. Tamen por fanfaronado
li drinkis ghis plena ebriigho. Post tio li hastis al ludkampo de
toreado. Tie kushis tauro. La toreisto tuj kaptis ghiajn kornojn
kaj intense luktis kun ghi. Fine la tauro forkuris. La toreisto
diris: "Mi ja drinkis iom multe. Se ne, mi fortirus la junulon
de biciklo."
Inteligenta
mashino
Gerilano
rakontas al geknaboj pri batalo. Li demandis 12-jaran knabon: "Se
vi estus komandanto de gerila tachmento, kion via tachmento devus
fari por ke la malamikoj ne uzu fervojon?" La knabo starighis
kaj laute respondis: "Tuj okupu la biletejon kaj ekstermu chiujn
biletojn!"
Kuracisto
- "Mi volas diri
al vi malkashe, ke via malsano estas vere kaprompa por ni. Sed
ne gravas. Ni certighos pri tio, kiam ni dissekcos vian kadavron,"
diris kuracisto al maljuna pacientino.
- En kuracejon venis
avino kaj nepino.
"Demetu vian veston," la kuracisto
diris al la juna nepino. "Ho, ne, doktoro," respondis
la maljunulino anstatau shia bela nepino, "la malsanulino
estas mi." "Chu, vere? Do montru vian langon,"
diris la kuracisto al la maljuna pacientino.
1.
2.
3.
4.
5.
6.
7.
8.
9.
10.
11.
12.
|