La
politiko de naskolimigo de Chinio estas bazita sur la shtata direktado
kaj memvolo de la popolo. La chefa enhavo de la politiko de naskolimigo
estas: geedzighi kaj naski malfrue, naski malmulte kaj eugenike,
paro da geedzoj havu prefere nur unu infanon. Sed la politiko ne
estas rigida kaj oni praktikas ghin malsame en la urboj kaj la kamparo,
inter han-nacianoj kaj nacimalplimultoj. En la kamparo, en kelkaj
kazoj oni rajtas havi du infanojn. En regionoj de nacimalplimultoj
la politiko permesas al chiu paro da geedzoj naski du au pli multajn
infanojn, lau la konkretaj kondichoj de la lokoj. Al nacimalplimultoj
kun tre malgranda membraro oni ne limigas ilian naskon.
Radikale shanghighis la konceptoj de chinoj pri edzeco,
nasko kaj familio, kaj malfrua geedzigho, malfrua nasko, malmulta
nasko kaj eugenika nasko estis ghenerale akceptitaj de la chinoj.
Pli kaj pli multaj homoj konsentis, ke same bone estas havi filon
au filinon. Oni shatas malgrandan familion kaj felichan civilizitan
vivmanieron. Dank' al naskolimigo virinoj sin liberigis de ofta
nasko kaj katenanta infanflegado, kio estas utila por altigi la
pozicion de la virinoj kaj garantii la sanon de la patrinoj kaj
beboj.
|