Geografio
Historio
Religioj kaj moroj
Administraj distriktoj
Politiko kaj shtataj organoj
Eksteraj rilatoj
Socia garantio
 
Loghantaro kaj naciojo
 
Lingvoj
Lingvoj

Han-nacio havas sian parollingvon kaj skriblingvon. Han-lingvo apartenas al la Han-Tibeta lingvofamilio kaj estas populara lingvo de la mondo. La skriblingvo de Han-nacio havas historion de 6000 jaroj kaj ghia rudimento estis gravuritaj signoj. La nuna Han-nacia skriblingvo devenis de la ideogramoj formitaj antau 3000 jaroj, kiujn siatempe oni skribis sur testudaj sheloj kaj bovaj skapoloj kaj gravuris sur bronzaj ujoj. Ili transformighis de figuroj al strekoj, de hieroglifaj al ideografiaj, de komplikaj al simplaj. Chiu ideogramo havas unu silabon kaj granda parto de la ideogramoj konsistas el ideografia duono kaj silaba duono. Okcidentanoj opinias, ke chinaj ideogramoj estas nenombreblaj. "Vortaro de Kangxi" kompilita en 1716 inkluzivas 47 mil ideogramojn, kaj la 8-voluma "Granda Han-lingva Vortaro" kompilita dum 1986-1990 inkluzivas 56 mil ideogramojn. Sed fakte nur chirkau 3000 ideogramoj estas ofte uzataj. Kaligrafajhoj de chinaj ideogramoj estas tre valoraj artajhoj.

Huj-nacio kaj manchur-nacio uzas Han-lingvon, kaj la aliaj 53 nacimalplimultoj havas sian propran lingvon. 21 nacimalplimultoj havas skriblingvon kaj ili uzas sume 27 skriblingvojn. Ghis nun oni ne povis certigi, al kiu lingvofamilio apartenas la lingvo de Ghing-nacio, kaj chiuj aliaj apartenas al 5 lingvofamilioj: la lingvoj de 29 nacioj inkluzive de Ghuang-, Taj-, Tibet-, Ji-, Mjau- kaj Jau-nacioj apartenas al la Han-Tibeta lingvofamilio; la lingvoj de 17 nacioj inkluzive de Ujgur-, Kazahh-, Mongol- kaj Kore-nacioj apartenas al la altaja lingvofamilio; la lingvoj de Va-, Deang- kaj Blang-nacioj apartenas al la sud-azia lingvofamilio; la lingvoj de taghikoj kaj rusoj apartenas al la hind-europa lingvofamilio; kaj la lingvo de Gaushan-nacio en Taiwan apartenas al la sud-insula lingvofamilio. En la lernejoj por nacimalplimultaj infanoj oni uzas lernolibrojn en la nacia lingvo kaj la instruistoj instruas en la nacia lingvo.