 |
Hani-nacianoj
en danco
|
Egalrajteco, solidareco, interhelpo kaj kuna progreso
estas la fundamenta principo de la china registaro en rilatoj kun
nacimalplimultoj. La konstitucio de Chinio difinas, ke chiuj nacioj
ghuas egalajn rajtojn, la shtato garantias la leghajn rajtojn de
la nacimalplimultoj, malpermesas ajnan nacian diskriminacion kaj
subpremon, malpermesas agojn detruantajn solidarecon de la nacioj
kaj estigantajn nacian splitighon, oponas kontrau grandnacia shovinismo
kaj chefe Han-shovinismo, kaj ankau loka naciismo, ke chiuj nacioj
havas la liberecon uzi kaj disvolvi siajn proprajn parollingvon
kaj skriblingvon, la liberecon konservi au reformi sian moron.
Surbaze de tiuj difinoj de la nacia politiko, Chinio
praktikas nacian regionan autonomecon, nome sub la unueca gvido
de la shtato, starigi en regionoj dense loghataj de nacimalplimultoj
respondajn autonomajn organojn, ke la nacimalplimultoj mem administru
siajn internajn aferojn de la loko. La "Legho de Nacia Regiona
Autonomeco" aprobita de la Dua Sesio de la 6-a Tutlanda Popola
Kongreso en 1984 estas la fundamenta legho konkrete garantianta
praktikadon de nacia regiona autonomeco. Nun Chinio havas 5 autonomajn
regionojn: la Autonoma Regiono de Interna Mongolio fondita la 1-an
de majo de 1947, la Xinjiang-a Ujgura Autonoma Regiono fondita la
1-an de oktobro de 1955, la Guangxi-a Ghuang-nacia Autonoma Regiono
fondita la 5-an de marto de 1958, la Ningxia-a Huj-nacia Autonoma
Regiono fondita la 25-an de oktobro de 1958 kaj la Tibeta Autonoma
Regiono fondita la 9-an de septembro de 1965. Krome en Chinio estas
30 autonomaj subregionoj, 120 autonomaj gubernioj kaj pli ol 1300
nacimalplimultaj subgubernioj. La autonomaj organoj de la autonomaj
lokoj estas la popola kongreso kaj la popola registaro. La prezidanto
kaj vicprezidantoj de la konstanta komitato de la popola kongreso
de la lokoj kaj la estroj de la autonomaj regionoj, subregionoj
kaj gubernioj devas esti nacimalplimultanoj.
La autonomaj organoj de la lokoj praktikas samajn funkcion
kaj rajton de samnivelaj shtataj neautonomaj organoj kaj krome ghuas
multajn autonomajn rajtojn: ellabori autonomajn regulojn kaj proprajn
regulojn konformajn al la trajtoj de la politiko, ekonomio kaj kulturo
de la nacio; mem disponi financan enspezon apartenantan al la loko;
mem aranghi kaj administri konstruadon, edukadon, sciencojn, kulturon,
higienon k.a. Krome la shtato entuziasme kulturas kadrojn kaj fakulojn
el nacimalplimultanoj pere de la ordinaraj superaj lernejoj, nacimalplimultaj
universitatoj kaj lernejoj speciale por nacimalplimultaj kadroj,
kaj la centra registaro aktive helpas la autonomajn lokojn finance
kaj materie por akceli iliajn ekonomion kaj kulturon.
|