Geografio
Historio
Religioj kaj moroj
Administraj distriktoj
Politiko kaj shtataj organoj
Eksteraj rilatoj
Socia garantio
 
Loghantaro kaj naciojo
 
Familio
Familio

348.37 milionoj da familioj konsistigas la grandan socion de Chinio, kaj chiu familio havas meznombre 3.44 membrojn. Ghenerale, china familio konsistas el paro da geedzoj kaj infano. Estas ankau familio, kiu konsistas el tri kaj pli multaj generacioj. Sed nun oni strebas al pli granda libereco de individua vivo, kaj la familioj farighis pli kaj pli malgrandaj.

Antaue en la chinaj familioj ofte prezidis "familiestr(in)o" autoritata kaj decidofara. Sed nun en plejparto de la chinaj familioj la edzo kaj edzino au aliaj familianoj kune interkonsilighas pri la aferoj de la familio, dividas inter si dommastrumadon. Ili subtenas unu alian en respektiva kariero.

Chinoj havas bonan tradicion respekti maljunulojn kaj prizorgi junulojn. Se la du generacioj de la familio ne vivas kune, ili ofte vizitas unu la alian. Plenkreskintaj gefiloj havas la devon vivteni la gepatrojn. En Chinio la familianoj frekventas siajn gepatrojn, gefilojn, gefratojn, geonklojn kaj genevojn ghuante agrablan intiman familiarecon.