Chinio
estas unueca lando kun 56 nacioj. La Kvina Tutlanda Censo en 2000
raportis, ke Han-nacio konsistigas 91.59% de la loghantaro de Chinio,
dum la aliaj 55 nacioj - 8.41%. Han-nacio kutime nomas la aliajn
55 naciojn nacimalplimultoj.
Han-nacio havas siajn membrojn tra la tuta lando, sed
chefe en la basenoj de la meza kaj malsupra partoj de la Flava Rivero,
Yangzi-rivero kaj Perlo-rivero kaj en la Nordorienta Ebenajho. La
55 nacimalplimultoj havas negrandan membraron, sed ili loghas tre
dise en la lando, ke en 64.3% de la regionoj de la lando troveblas
iliaj membroj. La nacimalplimultanoj vivas chefe en la nordoriento,
nordo, nordokcidento kaj sudokcidento de la lando. En Yunnan-provinco
vivas 52 nacimalplimultoj. En plejparto de la urboj de Chinio vivas
almenau 2 nacioj. Kunvivado de Han-nacio kun la aliaj nacimalplimultoj
pretigis bonajn kondichojn por la nacioj en intershangho de politiko,
ekonomio kaj kulturo kaj ankau por regiona autonomeco de nacimalplimultoj.
|