|
Akvofalo
che Huangguoshu
en Guizhou-provinco
|
La China Popola Respubliko situas en la oriento de Azio,
okcidente de Pacifiko. Ghi estas vasta lando kun teritorio de 9.6
milionoj da kvadrataj kilometroj, malpli granda ol Rusio kaj Kanado.
La plej norda loko de Chinio che Mohe (53กใ30' N) distancas
de la plej suda loko Zengmuansha de Nansha-insularo (4กใ N) 5500
kilometrojn. Kaj la plej orienta loko en la kunfluejo de la riveroj
Heilong kaj Wusuli (135กใ05' E) kaj la plej okcidenta loko che la
Pamira Altebenajho (73กใ40' E) distancas 5200 kilometrojn kaj havas
tempodiferencon de 4 horoj. La landlimo de Chinio longas 22800 kilometrojn
kaj najbaras al 15 landoj: oriente Korea Popol-demokratia Respubliko;
norde Mongolio; nordoriente Rusio, nordokcidente Kazahhstano, Kirgizstano
kaj Taghikstano; okcidente kaj sudokcidente Afganio, Pakistano,
Hindio, Nepalo, Sikimo kaj Bhutano; sude Birmo, Laoso kaj Vjetnamio.
Oriente kaj sudoriente trans maro estas Korea Respubliko, Japanio,
Filipinoj, Brunejo, Malajzio kaj Indonezio.
|
Hufferforma
kurbigho de
Yarlungzangbo-rivero,
la plej granda kanjono de la mondo
|
La oriento kaj sudo de Chinio limtushas Bohai-maron,
la Flavan maron, Orientan Chinan Maron kaj Sudan Chinan maron. La
teritoriaj maroj de Chinio okupas areon de 4.73 milionojn da kvadrataj
kilometroj. Bohai-maro estas interna maro de Chinio, kaj la aliaj
3 maroj estas randaj mroj de Pacifiko. En la teritoriaj maroj de
Chinio dislokighas 5400 insuloj, kaj Taiwan estas la plej granda
el ili, kun 36 mil kvadrataj kilometroj. La dua granda insulo estas
Hainan-insulo, kun 34 mil kvadrataj kilometroj. La insuloj Diaoyu
kaj Chiwei nordoriente de Taiwan-insulo estas la plej orientaj insuloj
de Chinio. En la Suda China Maro estas la insularoj Dongsha, Xisha,
Zhongsha kaj Nansha.
|