|
Milinsula
Lago en Zhejiang-provinco
|
La klimato de Chinio karakterizighas per evidenteco
de kontinenta musona klimato kaj komplikeco. En vintro blovas norda
vento kaj en somero suda vento. La kvar sezonoj havas evidentan
diferencon. De septembro ghis aprilo seka kaj frosta vento blovas
de Siberio kaj la Mongola Altebenajho kaj iom post iom malfortighas
kaj kauzas malvarman kaj sekan klimaton kaj grandan diferencon de
temperaturo inter la sudo kaj nordo de Chinio. De aprilo ghis septembro
varma kaj humida aero blovas de oceano kaj kauzas altan temperaturon
kaj pluvabundecon kaj malgrandan diferencon de temperaturo de la
sudo kaj nordo. Chinio havas multajn temperaturajn zonojn, sekajn
kaj malsekajn regionojn. Tio estas marko de komplikeco de klimato.
Lau temperatura skalo oni dividas Chinion en zonojn ekvatoran, tropikan,
subtropikan, varman, varmetan kaj frosta-varmetan. Lau humideco
oni dividas Chinion de sudoriento al nordokcidento en regionojn
humidan, duonhumidan, duonsekan kaj sekan, kiuj konsistigas respektive
32%, 15%, 22% kaj 31% de la tero de Chinio.
|