Chinio estas unu el la landoj kun plej multaj sovaghaj
bestoj, kaj sole la vertebruloj havas 4400 specojn. Inter ili bestoj
havas 500 specojn, birdoj 1189, rampuloj 320 kaj amfibioj 210. Pando,
orhara simio, sudchinia tigro, bruna fazano, rughverta gruo, blanknaghila
delfeno, china aligatoro kaj aliaj ghuas renomon en la mondo. Pando
estas milda, korpulenta kaj aminda. Rughverta gruo longas 1.2 metrojn.
Ghia plumaro estas neghblanka, kaj sur la verto estas fajrerugha
makulo. Blanknaghila delfeno estas unu el la du balenoj vivantaj
en sensala akvo. En 1980 oni unuafoje kaptis tian delfenon viva
en Yangzi-rivero, kio vekis grandan intereson de fakuloj. Chinio
estas ankau unu el la landoj kun abundo da vegetaloj, ke sole altklasaj
vegetaloj havas 32 mil specojn. Preskau chiuj chefaj vegetaloj de
la malvarma, mezvarma kaj tropika zonoj de la norda hemisfero estas
troveblaj en Chinio.
En Chinio oni nombras 7000 specojn da lignecaj vegetaloj
kaj 2800 specojn da arboj inkluzive de metasekvojo, china cipreso,
abio, moner-pino, taiwan-abio, fujian-cipreso, eukomio, ghoj-arbo
k.a. Metasekvojo estas altega arbo tre rara en la mondo.Moner-pino
kreskas en montaroj en la baseno de Yangzi-rivero. Ghiaj folioj
similas al moneroj kaj flavighas en autuno. Ghi estas unu el la
gravaj ornamaj arboj por ghardeno. En Chinio kreskas pli ol 2000
specoj da mangheblaj vegetaloj, pli ol 3000 specoj da farmaciaj
vegetaloj. Ginsengo de Changbai-montaro, safrano de Tibeto, licio
de Ningxia... estas tre valoraj farmaciaj vegetaloj. Multaj floroj
de Chinio ghuas famon en la mondo, ekzemple peonio, unu el la naciaj
floroj,estas propra al Chinio. Rododendro havas multajn specojn,
kaj en florado ghi disvolvighas kovrante tutajn montojn en la sudokcidento
de Chinio.
|
Rezervejo
de Rughverta Gruo en
Zhalong de Heilongjiang-provinco
|
Por protekti la valoregajn pereontajn specojn de animaloj
kaj vegetaloj, Chinio starigis 1146 rezervejojn por arbaroj kaj
sovaghaj bestoj, kiuj areas 88.13 milionojn da hektaroj. 15 el ili
en diversaj lokoj jam alighis al la "Internacia protektata
reto de homo kaj biosfero". Krome aliaj 7 rezervejoj estis
enlistigitaj kiel internaciaj gravaj malsekejoj.
Bestoj
Amikoj
de la naturo
Naturparkoj
|