| 
               
                |  |   
                | Topografia 
                    mapo de Chinio |  Sur la vasta tero de Chinio trovighas altaj montaroj, 
              grandaj kaj malgrandaj basenoj, ondantaj altebenajhoj kaj montetaroj, 
              ebenaj fekundaj ebenajhoj... 
              Panorame rigadate, la tero de Chinio havas 4 shtupojn 
              malaltighantajn de okcidento al oriento.La unua shtupo estas la Qinghai-Tibeta Altebenajho, en absoluta 
              alteco de 4000 metroj, nomata tegmento de la terglobo. Sur la altebenajho 
              estas multaj altaj montaroj kun glaciriveroj. La chefaj montaroj 
              estas Kunlun, Gandise kaj Himalajo. La chefa pinto Qomolangma de 
              Himalajo kun absoluta alteco de 8848 metroj estas la unua montpinto 
              de la mondo.
 
               
                |  |   
                | Qomolangma,la chefa pinto de Himalajo
 |  La dua shtupo estas la Altebenajho de Interna Mongolio, 
              Loesa Altebenajho, Yunnan-Guizhou-a Altebenajho, Tarim-baseno, Junggar-baseno 
              kaj Sichuan-baseno. Ilia meznombra absoluta alteco estas 1000-2000 
              metroj. 
            
 
               
                |  |   
                | Pitoreskejo 
                    Jiuzhaigou kun lagoj, akvofaloj, neghaj montoj kaj arbaroj |  La tria shtupo trovighas inter la orienta rando de la 
              dua shtupo, nome la Granda Xin'an-montaro, Taihang-montaro kaj Xuefeng-montaro, 
              kaj la orienta marbordo. La absoluta alteco mallevighis ghis 500-1000 
              metroj. Sur tiu shtupo etendighas la Nordorienta Ebenajho,Nordchinia 
              Ebenajho kaj Ebenajho de Meza kaj Malsupra Yangzi-rivero. Tiuj ebenajhoj 
              estas garnitaj per malaltaj montoj kaj montetaroj. 
             Pli oriente estas malprofundaj maroj de la kontinenta 
              breto, nome la kvara shtupo, en profundeco de malpli ol 200 metroj. 
           |