En Chinio estas multaj riveroj kaj pli ol 1500 el ili havas sian basenon
kun areo de pli ol 1000 kvadrataj kilometroj. La totala fluokvanto
de la riveroj superas 2700 miliardojn da kubmetroj, nome 5.8% de tiu
de la mondo. La chefaj el la riveroj fontas sur la Tibeta Altebenajho
kaj niveldiferenco estas tre granda, kio favoras Chinion per latenta
akvoforto de 0.68 miliardo da kilovattoj.
Parto de la chinaj riveroj fluas eksterlanden kaj la aliaj interne.
La areo de la basenoj de la riveroj fluantaj en marojn okupas 64%
de la tero de la tuta lando. Yangzi-rivero, la Flava Rivero, Perlo-rivero
kaj la riveroj Heilongjiang, Liaohe, Haihe kaj Huaihe fluas orienten
en Pacifikon. Yarlungzangbo-rivero en Tibeto fluas orienten kaj
poste suden en la Hindan Oceanon. Che la supra parto de la rivero
estas Yarlungzangbo-kanjono kun longo de 504.6 kilometroj kaj profundo
de 6009 metroj, honorata kiel la Unua Kanjono de la mondo. Ertix-rivero
en Xinjiang fluas norden en la Arktan Oceanon. La internaj riveroj
fluas en lagojn, dezertojn au salajn sovaghejojn kaj la basenoj
de tiuj riveroj okupas 36% de la tero de Chinio. Tarim-rivero en
la sudo de Xinjiang estas la plej longa interna rivero kun longo
de 2179 kilometroj.
Yangzi estas la plej granda rivero de Chinio, malpli longa ol
Nilo en Afriko kaj Amazono en Sud-Ameriko. Yangzi longas 6300 kilometrojn
kaj ghia baseno areas 1.809 milionojn da kvadrataj kilometroj. En
la baseno de la meza kaj malsupra partoj de la rivero la klimato
estas milda, atmosfera precipitajho abunda kaj grundo fekunda, kio
faras la lokon grava agrikultura regiono de Chinio. Krome Yangzi
estas aorto por la orienta-okcidenta rivera trafiko en la mezo de
Chinio. La Flava Rivero estas la dua granda rivero de Chinio. Ghi
longas 5464 kilometrojn kaj ghia baseno areas 0.752 milionon da
kvadrataj kilometroj. En la baseno estas bonaj pashtejoj kaj richa
rezervo da minoj. Krome la baseno estas unu el la luliloj de la
antikva civilizacio de Chinio. Heilongjiang-rivero estas granda
rivero en la nordoriento de Chinio. Ghi longas 4350 kilometrojn
kaj ghia parto de 3101 kilometroj fluas en Chinio. Perlo-rivero
estas granda rivero en la sudo de Chinio. Ghi longas 2214 kilometrojn.
Krom riveroj, Chinio havas ankau grandan kanalon kun longo de
1801 kilometroj. Ghia fosado estis komencita en la 5-a jarcento
a.K. kaj ghi startas de Pekino kaj finighas en Hangzhou, chefurbo
de Zhejiang-provinco. Ghi kunligas la Flavan Riveron kaj la riverojn
Haihe, Huaihe, Yangzi kaj Qiantangjiang. Ghi estas la plej frua
kaj plej longa kanalo de la mondo.
|