|
Akvofalo
de la Flava Rivero che Hukou
|
La konsisto kaj situo de la teraj richfontoj de Chinio
havas tri karakterizajhojn: 1. Trovighas multaj specoj da tero:
agraro, arbaro, herbejo, dezerto kaj malprofundajho estas vaste
dislokitaj; 2. Multaj estas montaroj kaj altebenajhoj, sed malmultaj
ebenajhoj kaj basenoj; 3. Malegale dislokighas la agroj: kulturataj
kampoj lokighas chefe en la oriento de Chinio, dum herbejoj en la
nordo kaj okcidento, kaj arbaroj chefe en la nordoriento kaj la
malproksimaj limregionoj en la sudokcidento.
Chinio havas 94.97 milionojn da hektaroj da agroj.
Ili lokighas chefe en la Nordorienta Ebenajho, Nordchinia Ebenajho,
Ebenajho de Meza kaj Malsupra Yangzi-rivero, Delto de Perlo-rivero
kaj Sichuan-baseno. Sur la Nordorienta Ebenajho etendighas nigra
fekunda tero, kiu tre taugas por tritiko, maizo, sojfabo, sorgo,
lino kaj beto. Sur la Nordchinia Ebenajho kovrita de dika tavolo
da bruna grundo kreskas chefe tritiko, maizo, milio kaj kotono.
La tero de la Ebenajho de Meza kaj Malsupra Yangzi-rivero estas
malalta kaj ebena. Tie trovighas multaj riveroj kaj lagoj tre favoraj
por kulturado de rizo kaj bredado de fishoj. Krome tie produktighas
ankau teo kaj silko. En Sichuan-baseno la grundo estas viola, klimato
varmeta kaj humida, kaj agrikulturajhoj kreskas en chiuj sezonoj.
Tie multe produktighas rizo, kolzo kaj sukerkano.
|
Pashtejo
sur Tianshan-monto de Xinjiang
|
Chinio havas 133.7 milionojn da hektaroj da arbaroj.
En la Granda Xin'an-montaro kaj Malgranda Xin'an-montaro de la Nordoriento
de Chinio kreskas la plej vastaj naturaj arbaroj el pinglofoliaj
rugha pino, falfolia pino kaj flavflora pino kaj larghfoliaj betulo,
kverko, ulmo k.a. En sudokcidenta Chinio kreskas naturaj arbaroj
el piceo, abio kaj Yunnan-pino, kaj ankau valoraj pampelmusarbo,
pterokarpo, kamforarbo, nanmu-arbo kaj palisandro. En Xishuangbanna
en suda Yunnan-provinco kreskas tropika larghfolia arbaro el pli
ol 5000 specoj da vegetaloj.
Chinio havas 400 milionojn da hektaroj da herbejoj,
kie funkcias multaj bazoj de brutobredado. La Interna Mongolio estas
la plej vasta natura pashtejo de Chinio, kaj bovoj kaj chevaloj
de Sanhe kaj Menggu-shafo ghuas renomon. Sude kaj norde de Tianshan-montaro
en la Xinjiang-a Ujgura Autonoma Regiono estas la plej gravaj naturaj
gresejoj kaj bazoj de bonrasaj dombestoj. Chevaloj de Ili kaj fajnlanaj
shafoj estas vaste konataj.
La absolutaj nombroj de agroj, arbaroj kaj herbejoj
de Chinio okupas la unuan lokon de la mondo, sed la pokapa kvanto
estas malgranda, precipe tiu de agro. Meznombre chiu homo havas
nur 0.08 hektaron da agro, nome trionon de tiu de la meznombra areo
de la mondo.
Chinio havas richan rezervon da minoj. Ghis nun Chinio
konstatis 153 specojn da minoj, kies totala rezervokvanto okupas
la trian lokon en la mondo. Chinio havas grandan rezervokvanton
de karbo, petrolo, naturgaso, oleskisto, uranio kaj torio. La rezervokvanto
de karbo atingis 1007.1 miliardojn da tunoj, kiuj lokighas chefe
en Shanxi-provinco kaj la Autonoma Regiono de Interna Mongolio en
norda Chinio. Petrolo trovighas chefe en la nordokcidento de Chinio,
kaj ankau en nordorienta kaj norda Chinio kaj kontinentaj bretoj
en la orientaj maroj. La rezervokvantoj de fero, mangano, vanado
kaj titano estis konstatitaj. La rezervokvanto de fermino estas
45.9 miliardoj da tunoj, kiuj lokighas chefe en la nordoriento,
nordo kaj sudokcidento de Chinio. En Anshan-Benxi de Liaoning-provinco,
oriento de Hebei-provinco kaj Panzhihua de Sichuan-provinco estas
multaj grandaj ferminejoj. Ankau la rezervokvantoj de volframo,
stano, antimono, zinko, molibdeno, plumbo kaj hidrargo estas grandaj
en la mondo. La rezervokvanto de rarateraj metaloj estas pli granda
ol tiu de la tuta mondo.
|