Prezidanto de la China Popola Respubliko kaj la Konstanta
Komitato de la Tutlanda Popola Kongreso de Chinio kune plenumas
la oficon de shtatestro. Lau la decido de la Tutlanda Popola Kongreso
au ghia konstanta komitato, la shtata prezidanto publikigas leghojn,
nomumas kaj eksigas membrojn de la Shtata Konsilantaro kaj publikigas
dekretojn; akceptas fremdlandajn senditojn, sendas kaj revokas plenrajtigitojn
al kaj el la eksterlando, ratifikas kaj abolas konvenciojn kaj gravajn
interkonsentojn subskribitajn kun aliaj landoj.
|