 En
Chinio chiuj povoj apartenas al la popolo. La organo, per kiu la
popolo praktikas shtatan povon, estas la Tutlanda Popola Kongreso
kaj la loka popola kongreso de diversaj niveloj. Tial la sistemo
de popola kongreso estas la baza politika sistemo de Chinio. Ghia
fundamenta trajto estas: Ghi havas vastan reprezentantecon kaj estas
la baza formo de popola administrado de la lando; ghi praktikas
demokratian centralizismon, kio garantias al la popolo ghuon de
vastaj demokratio kaj rajtoj kaj samtempe ankau la koncentrecon
kaj unuecon de la shtato en uzo de la povo; kondichite de unueca
uzo de la shtata povo fare de la popola kongreso, ghi klare klasifikas
la administran povon, jughan povon, prokuroran povon kaj gvidantecon
super armitaj fortoj, por ke la shtataj organoj de potenco kaj la
shtataj organoj de administrado, jughado kaj prokurorado povu labori
en akordo.
La reprezentantoj al la kongreso estas elektitaj kaj
respondecas por la popolo kaj sin submetas al la kontrolo de la
popolo. Reprezentantoj devenas de diversaj rondoj, regionoj, nacioj,
klasoj kaj socitavoloj. Ili venas el la popolo kaj tenas intimajn
rilatojn kun la elektintaj unuoj kaj la elektintoj kaj kolektas
iliajn opiniojn kaj postulojn. Diskutante shtatajn aferojn en la
popola kongreso, la reprezentantoj povas plene montri opiniojn kaj
observas rezoluciojn. Tio koncentras la volon de la popolo kaj ebligas
al la popolo administri shtatajn aferojn pere de la popola kongreso.
|