La
popola prokurorejo estas justica kontrola organo de la shtato. Ghia
instalo respondas al tiu de la popola kortumo.
La popola prokurorejo plenumas sian taskon pere de prokurorado.
Ghi akuzas tiun, kiu atencis shtatan sekurecon kaj publikan sekurecon,
atencis la personajn kaj demokratiajn rajtojn de civitano kaj faris
grandan krimon. Ghi ekzamenas kazon de organo de publika sekureco
kaj decidas areston, akuzon au neakuzon. Ghi faras oficialan akuzon
kaj subtenas akuzon, kontrolas la organojn de publika sekureco,
la popolajn kortumojn, prizonojn kaj pundomojn.
La popola prokurorejo sendepende praktikas la povon
de prokurorado, same kiel la popola kortumo, kaj chiuj civitanoj
estas egalrajtaj en observo de la legho.
|