Geografio
Historio
Loghantaro kaj nacioj
Religioj kaj moroj
Administraj distriktoj
Eksteraj rilatoj
Socia garantio
 
Politiko kaj shtataj organoj
 
La sistemo de popola kongreso
 
La sistemo de popola kongreso

En Chinio chiuj povoj apartenas al la popolo. La organo, per kiu la popolo praktikas shtatan povon, estas la Tutlanda Popola Kongreso kaj la loka popola kongreso de diversaj niveloj. Tial la sistemo de popola kongreso estas la baza politika sistemo de Chinio. Ghia fundamenta trajto estas: Ghi havas vastan reprezentantecon kaj estas la baza formo de popola administrado de la lando; ghi praktikas demokratian centralizismon, kio garantias al la popolo ghuon de vastaj demokratio kaj rajtoj kaj samtempe ankau la koncentrecon kaj unuecon de la shtato en uzo de la povo; kondichite de unueca uzo de la shtata povo de la popola kongreso, ghi klare klasifikas la administran povon, jughan povon, prokuroran povon kaj gvidantecon super armitaj fortoj por ke la shtataj organoj kaj la aliaj shtataj organoj de administrado, jughado kaj prokurorado povu labori en akordo.

La reprezentantoj al la kongreso estas elektitaj kaj respondecas por la popolo kaj sin submetas al la kontrolo de la popolo. Reprezentantoj devenas de diversaj rondoj, regionoj, nacioj, klasoj kaj socitavoloj. Ili naskighas el la popolo kaj tenas intimajn rilatojn kun la elektintaj unuoj kaj la elektintoj, kolektas iliajn opiniojn kaj postulojn. Diskutante shtatajn aferojn en la popola kongreso, la reprezentantoj povas plene montri opiniojn kaj observas rezoluciojn. Tio koncentras la volon de la popolo kaj ebligas al la popolo administri shtatajn aferojn pere de la popola kongreso.