Popola
kortumo estas jugha organo de la shtato. Chinio instalis la Plej
Superan Popolan Kortumon, kaj chiuj provincoj, autonomaj regionoj
kaj municipoj havas superan popolan kortumon, kaj sube estas mezgrada
popola kortumo kaj baza popola kortumo. La Plej Supera Popola Kortumo
estas la plej alta jugha organo de Chinio, kiu respondecas por la
Tutlanda Popola Kongreso kaj ghia Konstanta Komitato kaj kontrolas
la jughadon de la lokaj popolaj kortumoj de diversaj niveloj, militaj
kortumoj kaj specialaj popolaj kortumoj. La popolaj kortumoj traktas
kazojn publike, escepte se la kazo koncernas shtatan sekreton, privatan
sekreton kaj neplenkreskulon. Akuzito havas la rajton pledi per
si mem au advokato, proksima parenco au kuratoro.
|