Krom la reganta Komunista Partio de Chinio (KPCh),
Chinio havas ankau 8 aliajn politikajn partiojn nomatajn demokratiaj
partioj. Tuj che sia fondigho tiuj partioj starigis kunlaborajn
rilatojn kun KPCh en malsamaj gradoj. Tiuj partioj aktive respondis
al la alvoko de KPCh pri okazigo de la China Popola Politika Interkonsiligha
Konferenco (ChPPIK) kaj partoprenis kune kun KPCh kaj aliaj demokratoj
en la Unua Plena Sesio de ChPPIK. La sesio aprobis la "Komunan
Programon" kun karaktero de provizora konstitucio, elektis
la Centran Popolan Registaron, kaj che tio fondighis la China Popola
Respubliko. Post la fondigho de la nova Chinio, tiuj demokratiaj
partioj partoprenis en la interkonsiligho kaj decido de gravaj problemoj
en la shtata politika vivo, kaj multaj personoj el ili estis elektitaj
reprezentantoj de la Popola Kongreso kaj komitatanoj de ChPPIK.
Multaj membroj de la demokratiaj partioj funkcias kiel gvidantoj
en la konstanta komitato de la Popola Kongreso, en la komitato de
ChPPIK, en la registara organo kaj en la fakoj de ekonomio, kulturo,
edukado, scienco kaj tekniko. La demokratiaj partioj de Chinio ne
estas neregantaj partioj nek opoziciaj, sed intimaj amikaj partioj
de KPCh, kiuj sin okupas pri la socialisma afero. Ili longe kunekzistos
kun KPCh, inspektas kun ghi unu alian kaj dividas kun ghi ghojon
kaj malghojon.
Komunista Partio de Chinio
Fondita en julio de 1921 kaj nombranta 66.355 milionojn
da membroj. De 1921 ghis 1949, ghi gvidis la popolon en malfacilega
batalo kontrau imperiismo, feudismo kaj burokrata kapitalismo kaj
fondis la Chinan Popolan Respublikon. Post la fondigho de la nova
Chinio ghi gvidis la popolon de diversaj nacioj por defendi la sendependecon
kaj sekurecon de la shtato kaj sukcese efektivigis la transiron
de novdemokratio al socialismo, faris planitan kaj grandskalan socialisman
konstruadon kaj ebligis al Chinio senprecedencan disvolvighon en
la ekonomia kaj kultura afero. En julio de 1997 ghi okazigis sian
15-an Tutlandan Kongreson kun grava historia signifo. La kongreso
difinis Dengxiaoping-teorion kiel gvidan penson por la tuta partio,
elmetis la fundamentan programon de la partio por la primara stadio
de socialismo, ellaboris la fundamentajn celon kaj politikojn por
disvolvigho de ekonomio, politiko kaj kulturo, kaj klare montris:
La periodo de tiu tempo ghis la unuaj dek jaroj de la 21-a jarcento
estas shlosila periodo por la china moderniga konstruado, kaj oni
nepre devas radikale shanghi ekonomian sistemon kaj metodon de ekonomia
kresko, starigi kompare kompletan sistemon de socialisma merkata
ekonomio kaj teni la dauran, rapidan kaj sanan disvolvighon de la
nacia ekonomio, por meti firman bazon por fundamenta modernigho
en la mezo de la 21-a jarcento. Nun la partio gvidas la chinan popolon
en konstruado de socialismo kun china trajto kaj klopodas por atingi
sian finan celon de efektivigo de komunismo. La plej alta gvida
organo de la partio estas la Tutlanda Kongreso (okazanta en chiu
kvina jaro) kaj la Centra Komitato (kunvenanta almenau fojon en
jaro) elektita dum la kongreso. La plena sesio de la Centra Komitato
elektas la Politikan Buroon, ghiajn Konstantan Komitaton kaj la
gheneralan sekretarion de la Centra Komitato kaj nomumas membrojn
de la sekretariejo de la Centra Komitato. Dum fermigho de la plena
sesio de la Centra Komitato la Politika Buroo kaj ghiaj konstantaj
membroj praktikas la povon de la Centra Komitato. La sekretariejo
estas plenuma organo de la Politika Buroo kaj ghiaj konstantaj membroj.
La ghenerala sekretario de la Centra Komitato kunvokas kunvenon
de la Politika Buroo kaj tiun de la Konstanta Komitato de la Politika
Buroo kaj prezidas la laboron de la sekretariejo. La nuna ghenerala
prezidanto de la Centra Komitato estas Jiang Zemin.(KPCh-kongreso)
Revolucia Komitato de Kuomintango
Fondita en januaro de 1948, nombranta 60 mil membrojn.
La nuna prezidanto estas s-ino He Luli. Ghiaj membroj kaj la rilataj
popolanoj estas iamaj membroj de Kuomintango kaj personoj havintaj
historiajn rilatojn kun Kuomintango.
China Demokratia Ligo
Fondita en oktobro de 1941, nombranta 144 mil membrojn.
La nuna prezidanto de ghia Centra Komitato estas Ding Shisun. Ghiaj
membroj kaj rilataj popolanoj estas intelektuloj de la supera kaj
meza socitavoloj.
China Demokratia Nacikonstrua Asocio
Fondita en decembro de 1945, nombranta 78 mil membrojn.
La nuna prezidanto de ghia Centra Komitato estas Cheng Siwei. Ghiaj
membroj kaj rilataj popolanoj estas ekonomikistoj kaj rilataj eruditoj.
China Demokratio-Akcela Asocio
Fondita en decembro de 1945, nombranta 74 mil membrojn.
La nuna prezidanto de ghia Centra Komitato estas Xu Jialu. Ghiaj
membroj kaj rilataj popolanoj estas intelektuloj sin okupantaj pri
edukado, kulturo, scienco kaj eldonado.
China Kamparana-Laborista Demokratia Partio
Fondita en augusto de 1930, nombranta 74 mil membrojn.
La nuna prezidanto de ghia Centra Komitato estas Jiang Zhenghua.
Ghiaj membroj kaj rilataj popolanoj estas intelektuloj sin okupantaj
pri medicino, farmacio, higieno, scienco, tekniko, kulturo kaj edukado.
China Zhi Gong Dang
Fondita en oktobro de 1925, nombranta 18 mil membrojn.
La nuna prezidanto de ghia Centra Komitato estas Luo Haocai. Ghiaj
membroj kaj rilataj popolanoj estas revenintaj elmigrintoj, parencoj
de elmigrintoj kaj reprezentantaj personoj, specialistoj kaj eruditoj
rilataj kun la eksterlando.
Jiusan-Societo
Fondita en decembro de 1944, nombranta 78 mil membrojn.
La nuna prezidanto de ghia Centra Komitato estas Wu Jieping. Ghiaj
membroj kaj rilataj popolanoj estas alt- kaj mezgradaj intelektuloj
sin okupantaj pri scienco, tekniko, kulturo, edukado, medicino,
farmacio kaj higieno.
Taiwan-a Demokratia Autonomio
Fondita en novembro de 1947, nombranta 1800 membrojn.
La nuna prezidanto de ghia Centra Prezidantaro estas Zhang Kehui.
Ghiaj membroj kaj rilataj popolanoj estas Taiwan-provincanoj loghantaj
nun en la cheftero.
Krome Chinio havas ankau multajn popolajn societojn,
kaj inter ili la plej gravaj estas la China Tutlanda Sindikato,
la China Tutlanda Junulara Federacio, la China Tutlanda Virina Federacio
kaj la China Tutlanda Industriista kaj Komercista Federacio.
China Tutlanda Sindikato
Sindikata federacio, plej supera gvida organo de diverslokaj
sindikatoj kaj industriaj sindikatoj, fondita en majo de 1925. Ghi
nombras 89.13 milionojn da membroj. La nuna prezidanto de ghia Plenuma
Komitato estas Wei Jianxing.
China Tutlanda Junulara Federacio
Federacia organizo de junularaj societoj de Chinio,
fondita en majo de 1949. La nuna prezidanto estas Bayin Chaolu.
Ghia kerno estas la China Komunisma Junulara Ligo fondita en majo
de 1922. La ligo nombras 68.41 milionojn da membroj kaj la unua
sekretario de la sekretariejo de ghia Centra Komitato estas Zhou
Qiang.
China Tutlanda Virina Federacio
Ghi estis fondita en aprilo de 1949 por la virinoj de
diversaj nacioj kaj rondoj por ilia pluapasha emancipigho. La nuna
prezidanto de ghia Plenuma Komitato estas s-ino Peng Peiyun.
China Tutlanda Industriista kaj Komercista Federacio
Ghi fondighis en oktobro de 1953 kaj estas popola socia
rondo el industriistoj kaj komercistoj, kaj ankau popola komerca
chambro por en- kaj eksterlanda komercado. La nuna prezidanto de
ghia Plenuma Komitato estas Jing Shuping.
|