La Centra Milita Komisiono estas la gvida organo de militaj aferoj
de la shtato kaj komandas la armitajn fortojn de la tuta lando.
La armitaj fortoj de Chinio inkluzivas la Chinan Popolan Liberigan
Armeon, la Chinan Popolan Armitan Policon kaj la milicion. La Popola
Liberiga Armeo estas taskita firmigi la nacian defendon, rezisti
kontrau agreso, defendi kaj konstrui la patrolandon, kaj bone servi
al la popolo; la trupoj de la Armita Polico defendas la landlimon
kaj socian sekurecon; kaj milicianoj estas armitaj popolanoj ne
apartigitaj de produktado. La Centra Milita Komisiono konsistas
el prezidanto, vicprezidantoj kaj komisionanoj.
|