Chinio estas lando kun multaj nacioj kaj multaj partioj,
kaj kiam la shtato alprenas gravajn rimedojn au decidas gravajn
problemojn de la nacia ekonomio kaj popola vivo, la reganta Komunista
Partio de Chinio (KPCh) chiam interkonsilighas kun la diversaj nacioj,
sociaj rondoj, partioj kaj senpartiaj demokratoj, por havi komunan
konon kaj formi decidon. Jen estas la tiel nomata sistemo de multpartia
kunlaboro kaj politika interkonsiligho sub la gvido de KPCh, kaj
ankau unu el la fundamentaj politikaj sistemoj de Chinio.
La multpartia kunlaboro kaj politika interkonsiligho
alprenas du chefajn formojn: La unua estas la China Popola Politika
Interkonsiligha Konferenco (ChPPIK), kaj la dua estas la interkonsiligha
kunveno kaj kunsido okazigitaj de la Centra Komitato de KPCh kaj
lokaj komitatoj de KPCh por membroj de demokratiaj partioj kaj senpartiaj
demokratoj. ChPPIK fondita en septembro de 1949 ne estas shtata
organo, nek ordinara socia grupo, sed la plej vasta organizo por
la china popola patriota unueca fronto. Ghi havas tutlandan komitaton
kaj komitatojn che niveloj de provinco kaj gubernio. La komitatoj
konsistas el reprezentantoj de KPCh, demokratiaj partioj, senpartiaj
demokratoj, popolaj societoj, nacimalplimultoj kaj sociaj rondoj,
tiuj de Taiwan, Hongkong kaj Makao, kaj speciale invititaj personoj.
La komitatoj okazigas chiujare sesion kaj la komitatanoj inspektas
diversajn lokojn de la lando, faras interkonsilighon pri gravaj
politikoj de la shtato, gravaj aferoj de la loko, la popola vivo
kaj gravaj problemoj en la unueca fronto, kaj faras demokratian
kontrolon super la laboro de la shtataj organoj kaj la praktikado
de la shtata konstitucio kaj legho pere de elmeto de opinio, propono
kaj kritiko. Kiam la Popola Kongreso estas okazanta por diskuti,
la komitatanoj de ChPPIK estas invititaj al ghi. La nuna prezidanto
de ChPPIK estas Li Ruihuan. Kutime la Centra Komitato de KPCh okazigas
chiujare unu fojon la interkonsilighan kunvenon de gvidantoj de
demokratiaj partioj kaj senpartiaj demokratoj, kaj la kunsido okazas
chiun duan monaton. En la interkonsiligha kunveno oni faras demokratian
interkonsilighon pri la gravaj politikoj de la shtato, kaj en la
kunsido oni intershanghas informojn, auskultas proponojn kaj diskutas
iujn temojn.
|