Shtata Konsilantaro estas la Centra Popola Registaro
kaj la plej supera administra organo de la shtato. Ghi plenumas
leghojn ellaboritajn kaj rezoluciojn aprobitajn de la Tutlanda Popola
Kongreso kaj ghia Konstanta Komitato, respondecas por ili kaj raportas
al ili pri sia laboro. Ghiaj chefaj funkcioj estas: difini administrajn
rimedojn, ellabori adiministrajn leghojn kaj regulojn kaj publikigi
decidojn kaj dekretojn lau la konstitucio kaj legho; unuece gvidi
la laboron de la ministerioj, komisionoj kaj aliaj subaj institucioj
kaj la laboron de la shtataj administraj organoj de diversaj niveloj
de la tuta lando; ellabori kaj praktiki la planon de la nacia ekonomio
kaj la socia disvolvigho kaj la shtatan budgheton, gvidi kaj administri
la ekonomian laboron kaj urban kaj kamparan konstruadon, edukadon,
sciencojn, kulturon, higienon, sporton, naskolimigon, civilajn aferojn,
publikan sekurecon, justicon, inspekton kaj nacidefendan konstruadon;
administri eksterajn aferojn kaj subskribi konvenciojn kaj kontraktojn
kun aliaj landoj; nomumi, eksigi, ekzameni, honori kaj puni administrantojn.
La Shtata Konsilantaro konsistas el chefministro, vicchefministroj,
shtataj konsilantoj, ministroj, estroj de komisionoj, chefkontrolisto
de konto kaj ghenerala sekretario.
|