La nacia flago de Chinio estas rugha kaj surhavas 5
stelojn. La rugha koloro aludas revolucion, kaj la flava koloro
de la kvinpintaj steloj okulfrape kontrastigas ilin sur la rugha
fono. La granda stelo signifas la Komunistan Partion de Chinio kaj
la aliaj 4 malpli grandaj steloj signifas la chinan popolon.
La rilatoj inter la granda stelo kaj la aliaj malpli
grandaj steloj simbolas solidarecon de la popolo sub la gvido de
la Komunista Partio de Chinio.
La nacia emblemo havas en la mezo Tian'anmen-pordegon
sub kvin steloj kaj la rando estas garnita per dentrado kaj garboj
da grenaj spikoj. La spikogarboj, kvinangulaj steloj, Tian'anmen-pordego
kaj dentrado estas orkoloraj, dum la fono kaj kvastoj estas rughaj.
La ora kaj rugha koloroj simbolas felichon lau la china moro. Tian'anmen-pordego
signifas neflekseblecon de la china popolo en batalo kontrau imperiismo
kaj feudismo. La dentrado kaj grenspikoj signifas laboristan klason
kaj kamparanan klason. La 5 steloj simbolas popolan unuighon sub
la gvido de la Komunista Partio de Chinio.
La teksto de la nacia himno de la China Popola Respubliko
estis verkita de china dramisto Tian Han kaj la komponajho estis
plenumita de Nie Er en 1935. "Al lukt', ni chiuj ne sklavvolaj!
Dedichu l' sangon por la kre' de nova Grandmur'! Nun Chinio venas
al grava krizhor', chiuj fine devas krii laute kun venghjhur'. Al
lukt'! al lukt'! al lukt'! Miloj ni konkorde spite malamik-kuglojn
marshu! Spite malamik-kuglojn marshu! Marshu! Marshu! marsh'!"
Origine la himno havis la titolon "Marsho de Volontuloj"
kaj estis tema kanto en la filmo "Bravaj gefiloj en krizo".
La filmo rakontas pri brava rezistado de la china popolo kontrau
la japana agreso al la nordoriento de Chinio. La himno esprimas
la heroan tradicion de kuragheco, firmeco kaj solidareco de la china
nacio en batalo kontrau agreso. Pro tio la kanto estis prenita kiel
la provizora nacia himno en la Unua Sesio de la China Popola Politika
Interkonsiligha Konferenco okazigita en la 27-a de septembro de
1949. En la 4-a de decembro de 1982 ghi estis prenita de la Tutlanda
Popola Kongreso kiel oficiala nacia himno.
|