La china registaro alte taksas la "Deklaracio
de Homaj Rajtoj de la Mondo" opiniante, ke ghi estas la unua
internacia dokumento, kiu sisteme elmetis konkretajn enhavojn por
respekti kaj protekti fundamentajn homajn rajtojn kaj metis la bazon
por la praktikado de internacia sfero de homaj rajtoj. Samtempe
la china registaro opinias ankau, ke ghenerala principo de efektivigo
de homaj rajtoj devas kombinighi kun la konkretaj statoj de la respektivaj
landoj. La landoj de la mondo havas malsamajn socisistemojn, kaj
la disvolvigho de ilia ekonomio trovighas en malsamaj gradoj, la
historiaj kaj kulturaj tradicioj estas diferencaj, tial diferencas
ankau la opinioj kaj manieroj de efektivigo de homaj rajtoj.
Konsiderante la proprajn historion kaj staton, Chinio
formis sian propran opinion kaj ellaboris respondajn leghojn kaj
politikojn surbaze de longtempa praktikado. La homaj rajtoj de Chinio
karakterizighas per tri trajtoj:
1. Amplekseco. Nemalmultaj homoj, nek klasoj au socitavoloj,
sed la tuta popolo de Chinio ghuas homajn rajtojn. Vasta estas la
sfero de homaj rajtoj ghuataj de la chinaj civitanoj, kiu ampleksas
rajtojn de ekzisto, korpo kaj politiko, kaj ankau tiujn en ekonomio,
kulturo kaj socio. La shtato protektas ne nur homajn rajtojn de
personoj, sed ankau tiujn de kolektivo.
2. Egalrajteco. La chinaj civitanoj estas egalrajtaj
antau la legho. La rajtoj de la civitanoj difinitaj en la konstitucio
kaj legho ne estas limigitaj de richeco, proprieto, nacieco, raso,
sekso, profesio, familia deveno, religia kredo, edukiteco kaj longeco
de loghado.
3. Vereco. La shtato garantias efektivigon de homaj
rajtoj reghime, leghe kaj materie. En la reala vivo oni ghuas rajtojn
egalajn al tiuj difinitaj de la konstitucio kaj legho. Tial chiuj
nacioj, socitavoloj, politikaj partioj kaj sociaj rondoj subtenas
tion. La unua rajto por la shtato kaj nacio estas tiu de ekzisto,
kaj disvolvigho estas bazo por akceli kaj protekti la homajn rajtojn.
Post la fondigho de la China Popola Respubliko, la china
registaro chiam prenis la solvon de la problemo de minimuna vivtenado
de la popolo kiel la unuan kaj plej urghan taskon kaj faris por
tio senlacan penadon. Ekde 1979 Chinio prenis ekonomian konstruadon
kiel la centron, praktikis reformadon kaj pordmalfermon, maksimume
akcelis la disvolvighon de la socia produkta forto kaj en la fino
de la 80-aj jaroj fundamente solvis la problemon de minimuma vivtenado
de la popolo kaj fundamente solvis la problemon de ekzisto. Nun
Chinio plenamplekse antauenpushas la reformadon kaj pordmalfermon,
disvolvas la nacian ekonomion, por ke la vivo de la popolo estu
multe pli bona ol tiu de la minimuma nivelo. Chinio aktive partoprenas
en la internaciaj aktivadoj de homaj rajtoj, subskribis kaj ratifikis
ch. 20 internaciajn konvenciojn pri homaj rajtoj, inkluzive de "Internacia
Konvencio de Ekonomiaj, Sociaj kaj Kulturaj Rajtoj" kaj "Internacia
Konvencio de Civitanaj Rajtoj kaj Politikaj Rajtoj", kaj alighis
al ili. La china registaro serioze plenumas la devojn difinitajn
de tiuj konvencioj pere de siaj leghofaro, justico kaj administrado
kaj regule prezentas raportojn pri praktikado al la kontrolaj organoj
de la konvencioj.
|