Chinio dividas la landon en multajn regionojn de diversaj
niveloj kaj instalis popolajn kongresojn kaj popolajn registarojn
de provinca (inkluzive de autonomregiona kaj municipa), gubernia
(urba) kaj subgubernia niveloj. La lokaj popolaj kongresoj de diversaj
niveloj estas organo de shtata povo kaj ghuas la rajton decidi gravajn
aferojn en sia sfero. La popola kongreso de provinco, autonoma regiono
kaj municipo havas la rajton ellabori lokajn leghojn. La lokaj popolaj
registaroj de diversaj niveloj estas shtataj administraj organoj
de diversaj niveloj, kiuj respondecas por la popola kongreso de
sia nivelo kaj por ghia konstanta komitato kaj la shtata administra
organo de pli alta nivelo, raportas al ili pri sia laboro, sin submetas
al la unueca gvido de la Shtata Konsilantaro kaj praktikas administradon
en sia sfero.
|