La vilaghoj de Achang-nacio estas konsistigitaj de grupo da domoj.
Meznombre chiu vilagho havas dekojn da familioj. La vilaghoj estas
fermitaj per adobaj chirkaumuroj kun shtona bazo kaj havas pordojn
en la kvar flankoj. En la vilagho estas shtonaj vojoj interligantaj
chiujn domojn. Kaj chiuj domoj havas sian chirkaumuron el ramita
tero. La domoj estas konstruitaj el brikoj, ligno kaj shtono kaj
la tegmento estas duklina kaj subportata de ligna truso kaj septoj.
La domoj estas similaj al tiuj de proksimaj han-nacianoj. Stalo
kutime situas kontrau au apud la chefa chambro. En la chefa chambro
estas nicho kaj fajrujo. Ambauflanke de la chefa chambro estas kuirejo
kaj tenejo. La domoj estas bonorde vicigitaj, kaj la vilaghoj videblaj
unu por alia.
|