
|
Ekde
Tang-dinastio (618-907) la lisu-oj portas tiun nacian nomon. En la
8-a jc. la prapatroj de la lisu-oj loghis ambauborde de Jinsha-rivero.
Meze de la 16-a jc. lisu-oj migris al la baseno de Nujiang-rivero
por eviti rabadon, subpremadon kaj militon. Ili vivis de primitiva
terkulturado kaj chasado. Ghis post la fondigho de la nova Chinio
en 1949 la lisu-oj ankorau konservis postsignojn de la primitiva klana
socio. Ili ekkonstruis shoseojn en sia regiono, kaj dank' al tio ili
povas kontaktighi kun la ekstera mondo kaj iliaj ekonomio kaj kulturo
progresighis.
La
lisu-aj virinoj portas veston kaj pantalonon kun belaj ornamajhoj,
kaj beligas sian kapon per blankaj kaj rughaj bidoj. La viroj portas
mallongan veston, longan pantalonon kaj nigran kapveston.
La
lisu-oj respektas bovon. En la Novjara Festo ili manghigas salon
al bovoj por rekompenci ilin. La lisu-oj havas ankau la Torchan
Feston, Autunmezan Feston kaj Rikoltan Feston.
|