
|
La
chinaj kazahhoj havas longan historion. La usun-oj (la 2-a jc. a.K.
-- la 2-a jc.) en Tianshan-montaro estis la prapatroj de la chinaj
kazahhoj. Tiam ili starigis intimajn rilatojn kun nacioj vivantaj
en la okcidento de Chinio, kiaj tughjue-oj kaj hujhu-oj. La nomo de
la chinaj kazahhoj aperis meze de la 15-a jc. Nur malmultaj chinaj
kazahhoj sin okupas pri terkulturado kaj plejparto entreprenas brutobredadon
kaj tutjare vivas sur stepo. Ili pashtas, transportas, vojaghas kaj
vivas chiam kun chevaloj. Chiuj chinaj kazahhoj lertas en chevalrajdado
kaj fieras pri sia kromnomo "Nacio sur Chevaloj".
La
festoj de la chinaj kazahhoj havas ian rilaton kun religio. En festaj
tagoj ili preparas shafajhon kaj okazigas konkursojn de rajdado,
luktado kaj kaptado de shafo. La chinaj kazahhaj gejunuloj tre shatas
la amuzadon "Persekutado de Knabinoj", char en la aktivado ili povas
trovi amaton. La nacia muzikilo de la chinaj kazahhoj estas du-
au kvarkorda instrumento nomata Dombra, kiu donas agrablajn melodiojn.
|