
|
La
gaushan-oj havas malsamajn dialektojn, morojn, vestojn k.a. pro diferenco
de loghlokoj. Ili konsistigas 2% de la totala loghantaro de Taiwan
kaj sin okupas chefe pri agrikulturo, forstokulturo, chasado kaj fishkaptado.
La
gaushan-oj lertas en gravurado kaj pentrado. Sur iliaj chiutagaj
uzajhoj, ornamajhoj, muzikiloj, pordoj, muroj kaj pirogoj estas
belaj gravurajhoj temantaj pri iliaj chasado, kamplaboro kaj vivo.
La gaushan-aj virinoj lertas en teksado kaj tinkturado de tolo,
brodado de basko, maniko kaj kaptuko. Ili sin beligas per diversaj
ornamajhoj faritaj el konko kaj besta osto.
|