
|
La prapatroj de la tibetanoj vivis antau tre tre longe
en la basenoj de la rivero Yarlung Zangbo. En la 6-a jc. oni praktikis
la sklavoposedan sistemon. En la 7-a jc., Sunzamkampo regis la tutan
Tibeton, kiu ricevis la nomon Tubo. La geedzigho de Sunzamkampo
kaj princino Wencheng de Tang-dinastio ludis pozitivan rolon en
disvolvigho de Tibeto. En Yuan-dinastio (1206-1368) Tibeto estis
regata de la centra registaro de la dinastio, kiu oficiale instalis
shtatoficistojn tie. La registaro de Qing-dinastio (1644-1911) oficiale
starigis la titolojn Dalai-lamao kaj Banchen Erdini, starigis la
tibetan lokan registaron kaj sendis korteganojn rezidi en Tibeto.
En la 50-aj jaroj de la 20-a jc. Tibeto ankorau konservis la feudan
servutan sistemon. En 1959 la tibeta popolo ekpraktikis la demokratian
reformadon en chiuj kampoj.
La nacianoj plejparte vivas sur la Qinghai-Tibeta Altebenajho,
sin okupas chefe pri terkulturado kaj brutobredado. Ilia plej grava
festo estas la Novjara Tago lau ilia kalendaro. Profundaj estas
la scioj pri iliaj politiko, historio, medicino, religio, kulturo,
poezio, kantoj, dancoj, skulptajhoj, ktp. Nuntempe jam formighis
la tibetologio, kiu vekis la atenton de multaj fakuloj en- kaj eksterlandaj.
|