
|
En
1960 la nomo de la nacio Primi estis difinita lau la volo de la primi-oj.
Antaue la primi-oj loghis sur la Qinghai-Tibeta Altebenajho kaj vivis
nomadisme. Ch. la 7-a jc. ili transloghighis al la sudokcidenta parto
de Sichuan-provinco kaj starigis intiman rilaton kun han-oj kaj tibetanoj.
En la dinastio Yuan (1206-1368) primi-a trupo kune kun la mongola
armeo batalis en la okcidenta parto de Yunnan-provinco. Poste ili
restis en la loko kaj pli kaj pli multighis.
La
primi-aj virinoj portas grandan kaptukon, veston kun butonoj che
dekstra flanko, multfaldan jupon kaj larghan koloran zonon che la
talio. Ili amas plekti la harojn kune kun fadenoj kaj vostaj haroj
de guntbovoj kaj volvi ilin sur la kapo. La viroj portas mallongan
veston el tolo, lozan pantalonon kaj blankan veshton el shafledo.
La
primi-oj lertas en kantado kaj dancado. En festaj tagoj kaj en geedzigha
kaj funebra ceremonioj okazas certe konkurso de kantado. Per reciprokado
de kantoj gejunuloj povas havigi al si amaton.
|