
|
Ghuang-nacio
estas la plej granda el la chinaj nacimalplimultoj. En la antikveco
ghi portis pli ol 20 malsamajn nomojn en malsamaj lokoj. En 1964 la
Shtata Konsilantaro aprobis ghian universalan nomon Ghuang. La 15-an
de marto 1958 fondighis la Guangxi-a Ghuang-nacia Autonoma Regiono.
La
ghuang-oj sin okupas pri kulturado de rizo kaj maizo. Char ili lertas
en kantado, ilia loghloko portas la nomon "Maro de Kantoj". La brokajhoj,
ilia tradicia metiartajho, estas famaj kaj vaste shatataj en- kaj
eksterlande.
|