|  La 
            daur-oj en norda Chinio havas longan historion kaj brilan agrikulturon. 
            Daur signifas terkulturanton. Tiu nomo legighis chirkau la jaro 1368. 
            Post la fondigho de la nova Chinio en 1949 lau ilia volo oni nomas 
            ilin Daur-nacio. Post esplorado oni konstatis, ke la daur-oj estas 
            posteuloj de Chidan-nacio de Liao-dinastio (907-1125). En Qing-dinastio 
            (1644-1911) la registaro senchese sendis daur-ojn al la landlimo por 
            garnizonado kaj ech al Xinjiang. Hodiau en Tacheng (Qoqek), Xinjiang, 
            vivas miloj da daur-oj. 
             La daur-oj lertas en ludo de hokeo. La Daur-nacia Autonoma 
              Gubernio Morin Dawa portas ankau la nomon "Hejmo de Hokeo".  La daur-aj viroj portas tolan veston, robon, blankan 
              kapveston kaj pajlan chapelon somere, felajn chapon kaj botojn vintre, 
              kaj la virinoj robon kaj felajn botojn vintre. En festaj tagoj la 
              daur-aj virinoj shatas porti broditajn silkajn vestojn kaj veshton 
              ekstere. Por fari chasadon la daur-aj viroj sin vestas per fela 
              chasvesto.  La plej grava festo de la daur-oj estas la Printempa 
              Festo. Dume ili kultas la prapatrojn, vizitas parencojn kaj amikojn. 
              En la 16-a tago de la unua monato lau la china luna kalendaro chiuj 
              daur-oj nigrigas sian vizaghon, kio aludas felichon kaj bonan auguron 
              por la tuta jaro.      |