
|
En
la dinastio Yuan (1206-1368) la prapatroj de la salar-oj migris de
meza Azio al Qinghai-provinco. Tie ili iom post iom kunfandighis kun
la han-oj, huj-oj kaj tibetanoj, kaj formis la nacion Salar. Profunde
influate de islamo, la salar-oj havas la kutimojn kaj morojn similajn
al tiuj de la huj-oj. La salar-aj virinoj portas rughan veston kaj
ekstere nigran veshton kun kaptuko kaj la viroj nigran au blankan
chapon.
La
salar-oj plejparte okupas sin pri terkulturado, brutobredado kaj
hortikulturo. En 1954 kaj 1980 starighis sinsekve la Xunhua-a Autonoma
Salar-nacia Gubernio kaj la Jishishan-a Bau'an-, Dongshjang- kaj
Salar-nacia Autonoma Gubernio. Dank' al la favora politiko por la
nacia autonoma regiono, la salar-oj energie disvolvis produktadon.
Sekve de tio multe progresis iliaj ekonomio, edukado, kulturo, sanprotektado
k.a. La vivo de la salar-oj iom post iom plibonighis.
|