
|
En
la 7-a jc. arabaj kaj persaj komercistoj venis en Chinion por komercado
kaj restis en Kantono kaj Quanzhou, chemaraj urboj en sudorienta Chinio.
Ili konsistigis iom post iom parton de Huj-nacio. Krome, meze de la
13-a jc. mez-azianoj, persoj kaj araboj enmigris en la nordokcidentan
parton de Chinio, geedzighis kaj kunvivis kun han-oj, ujguroj kaj
mongoloj kaj formis Huj-nacion.
En
urboj kaj vilaghoj, kie dense loghas huj-oj, estas moskeo, chirkau
kiu sidas domoj de huj-oj. Islamo faris grandan influon sur la naskadon,
geedzighon, funebradon, manghadon, vestadon kaj aliajn vivkutimojn
de la huj-oj. Por ili imamo ludas gravan rolon. Estas li, kiu donas
nomon al la novnaskito kaj atestas la geedzecon de novgeedzoj. La
huj-aj viroj portas blankan au nigran chapon, kaj la virinoj nigran,
blankan au verdan kaptukon. La huj-oj ne manghas porkajhon, nek
trinkas vinon. Tio estas difinita de Korano. Char la huj-oj havas
sian propran mangh-kutimon, ofte vidighas restoracioj kaj vendejoj
kun shildo, sur kiu legighas la vorto "Huj-a" au "Islama".
|