
|
La
hani-oj havis plurajn nomojn lau sia loghloko, kiaj Hani, Ajni kaj
Hauni. Post la fondigho de la nova Chinio en 1949 ili ekuzis la unuigitan
nomon Hani post interkonsiligho. Char la montregiono abundas je rojoj,
la hani-oj kondukas akvon al la shtupar-kampojn sur montoj kaj sin
okupas pri kulturado de rizo kaj industriaj arboj kaj flegado de te-ghardenoj.
Ili ligas la nomon de la filo kun tiu de la patro. Ofte la nomo de
la filo antauas tiun de la patro.
La
hani-aj viroj portas meze butonitan veston kaj pantalonon faritaj
el hejme teksita kaj tinkturita shtofo en blua koloro kaj kapveston
en nigra au blanka koloro, kaj la virinoj veston sen kolumo borderitan
per pasamento, pantalonon au jupon longan au kun multaj faldoj,
sin beligas per orelringoj kaj orelpendajhoj, au per arghenta kolcheno,
grandaj arghentaj braceletoj kaj arghentaj ornamajhoj sur la brusto.
La
Festo de la Deka Monato lau la china luna kalendaro estas la novjara
festo de la hani-oj, dume ili reciprokas vizitojn kaj manghas kukojn
faritajn el glueca rizo. La alia grava festo de la hani-oj estas
la Festo de la Sesa Monato lau la china luna kalendaro, dume ili
buchas bovon por kulti la prapatron, bruligas torchon por forpeli
la malsanojn, luktas, kantas kaj dancas.
|