
|
La prapatroj de la achang-oj vivis en la basenoj de
la riveroj Jinsha, Lancang kaj Nujiang, en nordokcidenta Yunnan-provinco.
Ch. 13 jc., ili plurfoje transloghighis kaj iom post iom enloghighis
en Yunnan. De la tiea han-a garnizono ili lernis kulturi rizon kaj
fari ferajn instrumentojn. Tio akcelis la disigon de agrikulturo
kaj metiindustrio, kaj la komercaekonomio unuapashe disvolvighis.
Antau la fondigho de la nova Chinio en 1949praktikighis en la regiono
de achang-oj la feudula ekonomio, kaj bienula ekonomio konis iagradan
evoluon. La feuduloj plejparte estis taj-aj tribestroj kaj la bienuloj
-- han-oj.
La achang-oj havas richan bushan literaturon kaj lertas en ludo
de lanternoj, kantado, dancado kun tamburo, gravurado kaj skulptado.
Ili havas la festojn Huijie kaj Woluo kaj celebras ankau la festojn
akvovershan, pordoferman kaj -malferman same kiel la taj-oj.
La
achang-aj viroj portas vestojn kun simplaj koloroj, kaj la virinoj
edzinighintaj tiujn kun mallarghaj manikoj kaj kaptukon en koloroj
blua au nigra. La achang-aj knabinoj havas harligon volvitan sur
la kapo kaj sin beligas per diversaj arghentaj ornamajhoj.
|