
|
En
historiaj libroj antau pli ol 4 mil jaroj legighas notoj pri Nanman-triboj,
el kiuj estis la prapatroj de la mjau-oj.
La
mjau-oj shatas aldoni epitetojn antau la nomo de la nacio lau siaj
loghloko, vesto k.a., kiaj longjupa mjau, mallongjupa mjau, rugha
mjau kaj nigra mjau. La mjau-oj lertas en brodado, vakstinkturado
kaj farado de diversaj metiartajhoj. La mjau-aj virinoj sin beligas
per arghentaj ornamajhoj, kiaj granda arghenta kolringo, interligitaj
kolringoj, orelringoj kaj kapornamo. La muzikilo de la mjau-oj estas
lusheng, blov-instrumento konsistanta el ses bambuaj tuboj. La granda
longas je 2-3 m kaj la malgranda je apenau 30 cm. La junuloj shatas
ludi muzikon per folio. En festaj tagoj dancoj akompanataj de muziko
ludata per lusheng estas nemankigeblaj.
La
chefaj festoj de la mjau-oj estas la Novjara Festo, la Drakboata
Festo kaj la Florkolekta Festo.
|