
|
Lau historiaj notoj la chjang-oj asimilighis kun aliaj
nacianoj dum longa tempo. Iuj el ili asimilighis kun tibetanoj,
aliaj kun han-oj kaj la malmultaj ceteraj konservis siajn proprajn
vivkutimojn kaj morojn kaj formis la nacion Chjang.
La chjang-oj, chu viroj chu virinoj, portas longan
veston farita el tolo, longan shafledan veshton, volvitan kaptukon
kaj krurvindojn. La virinoj sin beligas per arghentaj orelringoj,
harpingloj kaj aliaj ornamajhoj.
La tradicia konstruajho de la chjang-oj estas domo
kun plata tegmento el diversformaj shtonoj. En la regiono de la
chjang-oj abunda je montoj kaj riveroj viglas grandaj pandoj kaj
orharaj simioj, kaj funkcias multaj malgrandaj hidroelektrejoj.
|