
|
Antaue la dong-oj portis plurajn nomojn. Post la fondigho
de la nova Chinio en 1949 ili ekhavis unuecan nacian nomon Dong.
Ili plejparte sin okupas pri terkulturado. Ili kulturas chefe rizon
kaj lertas en fishbredado en rizkampo. La dong-aj virinoj lertas
en kulturado de kotono, teksado kaj tinkturado de shtofo. Chiuj
dong-oj estas elstaraj en kantado. Oni nomas ilian lokon "Maro de
kantoj". La tambura turo kaj kontraupluva ponto en vilagho de la
dong-oj montras ilian apartan konstruan arton.
|