
|
Ujgur
signifas unuighon. La ujgura nacio havas longan historion. En la 3-a
jc. a. K. la prapatroj de la ujguroj vivis nomadisme en la nordo.
La
1-an de oktobro 1955 fondighis la Xinjiang-a Ujgura Autonoma Regiono,
kie imponas Tianshan-montaro, etendighas senlima dezerto, vastas
stepo, fekundas kampoj, famas la antikva Silka Vojo kaj multas vidindajhoj
kaj historiaj restajhoj. La ujguroj sin okupas pri terkulturado,
precipe pri kulturado de kotono kaj vinberoj.
La
ujguroj lertas en kantado kaj dancado. Iliaj dancoj estas graciaj,
variemaj kaj rapidmovaj.
La
ujguraj viroj kaj virinoj, chu junaj chu maljunaj, portas buntan
chapon kun kvar anguloj kaj diversaj bildoj faritaj el koloraj silkaj
fadenoj. La virinoj sin beligas per orelringoj, braceletoj kaj koliero.
Antaue la knabinoj havis dekkelkajn kaj maldikajn harplektajhojn.
|