
|
 En
Tang-dinastio (618-907) jam ekzistis la nomo "mongol", kiu estis
nur la nomo de unu el la mongolaj triboj. La loko oriente de la
rivero Ergune estis lulilo de la mongola tribo. Poste la tribo okcidenten
migris. La senchesa rabado de homoj, brutoj kaj richajhoj inter
diversaj triboj kauzis militon. En 1206 Temughen kun la titolo Ghingis-hhano
fondis la Mongolan Imperion. En norda Chinio aperis potenca, stabila
kaj senchese disvolvighanta nacio mongola. Ghingis-hhano unuigis
chiujn tribojn de mongoloj kaj starigis Yuan-dinastion, senchese
lanchante grandskalan militon por disvastigi sian teritorion. De
post la dinastio Yuan la mongoloj faris grandan kontribuon en la
kampoj politika, milita, ekonomia, scienc-teknika, astronomia, kultura,
literatura kaj medicina.
La 1-an de majo 1947 fondighis la Autonoma Regiono de
Interna Mongolio.
La mongoloj estis nomada nacio. Brutobredado kiel chefa
ekonomia brancho ludas gravan rolon. Lertaj en chevalrajdado kaj
arkpafado, la mongoloj estas nomataj "Nacio sur Chevalo". Lau ili
la bravuloj estas fortaj en cheval-bredado, chevalkonkurso, arkpafado
kaj luktado. En la programeroj de la mongola festo Nadamu la plej
altiraj estas luktado kaj chevalkonkurso.
La mongoloj, chu viroj chu virinoj, portas longan robon
en belaj koloroj kaj zonojn rughan kaj verdan che la talio. Ili
manghas chefe bruto-produktajhojn, kiaj shafajho kaj laktajho, loghas
en jurto farita el felto facile muntebla kaj malmuntebla. Sekve
de disvolvigho de la socio, la mongoloj plejparte havas fiksan loghejon.
La mongoloj lertas en kantado kaj dancado. Ili shatas
ludi kord-instrumenton en formo de chevala kapo.
|