
|
En
la komenco de la 18-a jc., rusoj enmigris en Chinion kaj dum la Oktobra
Revolucio (1917) pli multe da rusoj transloghighis en Xinjiang. Ili
iam nomighis nacio de enmigrintoj. Post la fondigho de la nova Chinio
en 1949 oni nomas ilin rusa nacio. Kun kompare evoluinta tekniko,
progresinta kulturo kaj alta vivnivelo, la chinaj rusoj havas la vivkutimojn
kaj festojn similajn al tiuj de rusoj en Rusio kaj portas vestojn
same kiel ili. La chinaj rusoj loghantaj en urboj plejparte sin okupas
pri riparado, metiindustrio, transportado k. a., kaj tiuj en kamparo
pri terkulturado kaj brutobredado, kaj lertas en hortikulturado kaj
abelobredado.
|