
|
La
prapatroj de la ghingpo-oj loghis en la suda parto de la Qinghai-Tibeta
Altebenajho, poste transloghighis suden kaj vivis kune kun de'ang-oj,
lisu-oj, achang-oj, han-oj kaj aliaj nacianoj en montregionoj en Yunnan-provinco.
La ghingpo-oj kulturas chefe rizon, maizon kaj milion. Ili estas bravaj
kaj honestaj. En la infaneco ili kune kun plenkreskuloj chasas en
montaro.
La
ghingpo-aj viroj portas mallongan veston en nigra koloro, pantalonon
kun mallongaj kaj lozaj krurumoj, kaj la virinoj nigran veston kaj
belkoloran jupon, kun arghenta ornamajho. La maljunuloj volvas sian
harplektajhon, kovritan per nigra tuko. La junuloj, kiuj shatas
volvi blankan tukon sur la kapo, portas longan glavon kaj teksitan
sakon kun belaj desegnoj.
|