Antaue
la va-oj vivis en profunda montaro kaj malofte kontaktighis kun la
ekstera mondo. Ilia ekonomio estis postighinta. Nun ili vivas vivon
modernan kaj felichan.
La
vestoj de va-oj malsamas lau regionoj. La virinoj plejparte portas
mallongan senkoluman veston en nigra koloro, multfaldan jupon kaj
kapringon el arghento au bambustrioj. Ili sin beligas per arghenta
kolringo, pluraj arghentaj braceletoj, grandaj orelringoj kaj diversaj
bidoj antau la brusto.
La
va-oj loghas en etaghdomo konstruita el ligno kaj pajlo. La supra
etagho estas destinita por homoj kaj la malsupra por brutoj. La
lignaj gravurajhoj sur la domo kaj bova kranio kun kornoj pendanta
sur la muro montras la richecon de la familio.
La
va-oj kuiras rizon en bambuaj trunkoj kaj shatas trinki vinon.
|