
|
En
han-lingvaj dokumentoj skribitaj en la 11-a jc. legighas la nomon
Maunan. La maunan-oj sin nomis per Anan kun signifo de chitieulo.
Post la fondigho de la nova Chinio en 1949 la nacia nomo Maunan estis
difinita.
La
maunan-oj estas bravaj, entreprenemaj kaj avidaj pri scioj. Kiel
ajn malfacila estas la vivo, ili nepre sendas la infanojn al lernejo.
Pro tio ili havas altan edukan nivelon kaj altan klerecon, kaj ne
mankas al ili intelektuloj. La regiono de la maunan-oj abundas je
dolchaj batatoj, viandaj bovoj kaj bambuaj chapeloj. Antau pli ol
500 jaroj la maunan-oj ekbredis viandajn bovojn kaj ilia regiono
ghuis renomon de "Hejmloko de Viandaj Bovoj". Krome la maunan-oj
lertas en bambuplektado, shton- kaj lignoskulptadoj.
|