| 
   
 
  
               |  La 
            nacia legendo diras, ke la prapatroj de la tu-oj estis mikssangaj 
            posteuloj de mongoloj kaj huor-oj. Laudire huor-oj estis tuguhun-oj. 
            Multaj fakuloj opiniis, ke la tu-oj estas posteuloj de la tuguhun-oj. 
            Antaue la tu-oj sin okupis pri shafobredado. De post Ming-dinastio 
            (1368-1644) ili entreprenis chefe terkulturadon kaj poste ankau brutobredadon. 
            Hodiau la tu-oj ankorau shatas bredi shafojn. La 
              tu-oj, chu viroj chu virinoj, shatas surmeti altkoluman veston kun 
              delikataj kaj brilkoloraj brodajhoj. La viroj portas longan tolan 
              robon. En malvarmaj tagoj ili aldonas peltan robon zonitan. La virinoj 
              portas veston dekstre butonumita kun lozaj manikoj el 5 shtofpecoj 
              en malsamaj koloroj. Kelkfoje ili surmetas ankau nigran veshton. 
              Antaue ili havis komplikajn kapornamajhojn de 7-8 specoj, kiuj poste 
              estis anstatauigitaj per novaj kaj simplaj. Ili portas ankau feltan 
              chapon kun belaj brokajhoj.
    |