
|
En la 2-a jc. a. K. la prapatroj de la de'ang-oj ekvivis
ambauborde de la rivero Nujiang. La de'ang-oj vivas kune kun ghinpo-oj,
han-oj, lisu-oj, taj-oj kaj aliaj nacianoj. Ili sin okupas chefe
pri terkulturado kaj lertas en te-kulturado. Iam ili portis la nomon
Benglong. Septembre de 1985 la Shtata Konsilantaro aprobis, ke ili
prenis alian nomon De'ang.
La
de'ang-aj virinoj portas bluan au nigran veston, longan jupon kaj
nigran kapveston, kaj la viroj malhelbluan veston, mallongan sed
larghan pantalonon kaj nigran au blankan kapveston. Kaj la viroj
kaj la virinoj sin beligas per grandaj orelpendajhoj kaj arghenta
kolcheno. La nunaj junuloj havas har-aranghon same kiel la han-oj
kaj ne plu portas pezajn ornamajhojn.
|