
|
Antau tre tre longe la prapatroj de la uzbekoj venis
el meza Azio al Chinio por komercado kaj poste ili restis en urboj
de Xinjiang. La enmigrado dauris ghis la komenco de la 20-a jc.,
kaj el la enmigrintoj estis ne nur komercistoj, sed ankau metiistoj,
intelektuloj kaj kamparanoj. Loghante en urboj, la uzbekoj plejparte
estas bone klerigitaj.
La uzbekaj viroj portas robon longan ghis la genuoj
kaj chapon en tiu au alia formo, kaj la virinoj lozan robon kun
multaj faldoj, shuojn kun delikataj brodajhoj kaj chapon en tiu
au alia formo ofte kun fulardo ekstere.
Kiel islamanoj, la uzbekoj abstinas de alkoholajho,
porkajho kaj hundajho. Ili prenas shafajhon, bovajhon kaj laktajhon.
La bakitaj kukoj kaj butera teo estas chiutage bezonataj.
|